Ensaluto

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (9/9)

Naŭ

Du tagojn post la formala starto de la sistemo por aerakvotransporto, Ronda aervojaĝis de Bengala Glofo al provincurbo en la nordokcidenta regiono. Elirante el la aviadilo, ŝi vidis plenlunon pendi silente en nokta ĉielo, la vezikoj ekirinte de la maro ankaraŭ ne alvenis. En la urbo, homoj amasis sub la luno. Ronda ankaŭ parkumis en la centra placo, enŝovis sin en la homamason, por fervore atendi kune kun ili. Ĝis la meznokto, la nokta ĉielo restis la sama, ke la homamaso komencis disiĝi kiel en la du antaŭaj tagoj. Sed Rondo ne foriris, ĉar ŝi sciis, ke vezikoj cere alvenos ĉi tien ĉi nokte. Ŝi sidadis sur benko, kaj tuj kiam ŝi sentis sin dormema, ŝi ekaŭdis krion:

 

“Ho ĉielo, kial estas tiom multe da lunoj!!”

 

Ronda malfermis la okulojn, kaj ŝi vere vidis riveron da lunoj en la nokta ĉielo! La sennombraj lunoj konsistis el sennombraj gigantaj vezikoj, kaj estis malsamaj ol vera luno, ĉar ili ĉiuj estis lunarkoj, jen kreskantaj, jen malkreskantaj, ĉiu el ili estis tiom kristale klara, ke la vera luno ŝajnis tute ordinara, kaj oni nur povis distingi ĝin laŭ ĝia senmova stato inter la majesta lunrivero fluanta trans la ĉielo.

 

Ekde tiam, la ĉielo de la nordokcidenta regiono fariĝis ĉielo de revo.

 

Tage vezikoj en aero ne estis bone videblaj, nur ke okazis ĉie en la blua ĉielo reflekto de la vezika muro, ke la tuta ĉielo en la suno ŝajnis kvazaŭ ondanta surfaco de lago, kaj sur tero malrapide moviĝis ombroj de la vezikoj, gigantaj kaj facile videblaj. La plej splendaj tempoj estis matenkrepusko kaj vesperkrepusko, kiam la leviĝanta aŭ subiranta Suno ĉe la horizonto brile oris la riveron da vezikoj en ĉielo.

 

Sed tiaj pezaĝoj ne daŭris longe, ĉar vezikoj en aero rompiĝis sinsekve. Kvankam pli da vezikoj amase alvenis, aperis pli da nuboj en ĉielo, ke oni ne povis vidi la vezikojn klare.

 

Poste, dum la plej seka sezono kutime en antaŭaj jaroj, ekverŝiĝis pluveto el la ĉielo.

 

En la pluvo, Ronda alvenis al la urbo, kie ŝi naskiĝis. Post dekjara translokiĝo, la Silkvoja Urbo jam fariĝis silenta vaka urbo. Altkontruaĵoj tute neokupataj staris en pluveto senbrue. Ronda rimarkis, ka ĉi tiuj konstruaĵoj ne estas vere forlasitaj, ĉar ili ĉiuj estas bone konservitaj, ke vitroj en fenestroj estas ankoraŭ kompletaj, la tuta urbo kvazaŭ profunde dormas, atendante la certan tagon de revivigo.

 

La pluveto kovris polvon, la aero estis freŝa, kaj pluveroj verŝitaj sur la vizaĝon estis malvarmete agrablaj. Ronda malrapide promenis laŭ la de ŝi konitaj stratoj, laŭ kiuj paĉjo tenante ŝian maneton promenadis sennombrajn fojojn, sur kiujn faladis sennombraj de ŝi elblovitaj sapvezikoj, kaj Ronda ekkantis en sia koro kanton de sia infanaĝo.

 

Subite ŝi trovis, ke la kanton oni ja kantas. Tiam jam noktiĝis, kaj inter la vaka urbo tute mergita en nokto, nur unu fenestro lumis, kiu troviĝis je la dua etaĝo de ordinara loĝejo. Tiu estis ŝia hejmo, de kie la kanto aŭdiĝis.

 

Ronda venis al tiu konstruaĵo, vidante ke la ĉirkaŭaĵo estas zorge ordigita, kaj troviĝas legomĝardeno, en kiu bone kreskas legomoj. Apud la ĝardeno troviĝis ĉareto, sur kiun oni fiksis feran kuvon, evidente por liveri akvon de malproksimo por la ĝardeno. Eĉ en neklara notko, oni sentis ĉi tie ia etoso de vivo, al kiu Ronda sopris, en la tute silenta urbo, kvazaŭ oazo en dezerto.

 

Ronda supreniris laŭ la ŝtuparo bone balaita, leĝere puŝis la pordo, kaj ekvidis la patron kun griza hararo sub lampo, kiu kuŝis sur klinseĝo, ensorbite zumante tiun malnovan kanton de ŝia infanaĝo. Li tenis la boteleton, en kiun Ronda metis saplikvon dum infanaĝo, kaj ankaŭ la malgrandan plastan blovringon, li estis blovanta ĉenon da buntaj sapvezikoj.

 

(Fino)

bildo de gb2312


povigita de