Ensaluto

SES 2014 en Nitra

bildo de Sunjo

Estis la tria SES (Somera Esperanto Studado) je kiu mi partoprenis: 2012 en Nitra, 2013 en Martin kaj 2014 denove en Nitra (la urbo kun la kantanta horloĝo).

Kutime (krom je la tagoj de la alveno, de la tuttaga ekskurso kaj eble de la forveturado) antaŭtagmeze okazas la kursoj: lingvaj kursoj je diversaj niveloj kaj iu speciala kurso, ekzemple dum la pasintaj jaroj la kurso „Flugiloj de la malfacila vento“ kiu estis kurso por instrui Esperanto-instruadon. En 2012 kaj 2013 mi partoprenis en la lingvaj kursoj de Bertilo (kiu diras pri si mem ke li estas ne gramatikisto sed rokmuzikisto kaj kiu eble pro tio sukcesas mojosigi la diskutojn pri gramatikaj harfendaĵoj) kaj de Konstantin (spertulo pri onomatopeoj kaj interjekcioj kiu per konkursetoj instigas la vortludemon). Ĉi-jare mi volonte uzis la okazon kaj partoprenis en la kurso pri Esperanto-literaturo kaj kulturo gvidita de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. En tiu ĉi kurso ni lernis ion pri la periodoj de la originala E-literaturo (laŭ Sutton), pritraktis iomete la plej gravajn aŭtorojn kiel ekzemple William Auld aŭ Baldur Ragnarsson kaj havis ankaŭ la eblojn mem verki kaj prezenti kaj diskuti tiujn memverkitajn poemetojn kaj/aŭ rakontetojn. Kvankam mi kutime legas nur unuopajn poemojn kiam mi hazarde stumblas super ili, do ne poemarojn, kaj des malpli ĝis nun okupiĝis pri poemverkado al mi tre plaĉis la verkado de hajkoj (aŭ hajkecaj poemoj). Kaj plej mojose mi trovis la kantoverkadon laŭ melodio verkita de LPG, kantita de Tomio laŭ la teksto: lala lalala lala – lala lalala lala la' – ktp. Mi ankaŭ tre ŝatis la pensigan tekston „Arnim“ de István Ertl kaj la amuzan teatraĵeton „Budapeŝta ekzameno“ de Sándor Szathmári. Bedaŭrinde (suspir') mi devas konfesi ke mi pro la kurso aĉetis novajn librojn kvankam hejme atendis kaj atendadas ankoraŭ multaj nelegitaj, inter ili kelkaj en Esperanto. Do, tutcerte bona kurso, rekomendinda al ĉiuj legemuloj kaj verkemuloj. Mi esperas ke ankaŭ estonte io tia denove okazos.

La posttagmeza, vespera kaj nokta programo de la SES laŭ mia opinio tre similas al aliaj renkontiĝoj kiujn mi partoprenis (IJS, JES). Do posttagmeze okazas diversaj prelegoj kaj kursetoj, ekzemple pri lingvoj, dancoj kaj manlaboro. Oni povas ludi, spekti subtekstitajn filmojn (mi ekzemple spektis la filmon „La knabino kun la oranĝoj“ laŭ la libro de Jostein Gaarder, kiun mi tuthazarde finlegis du tagojn antaŭe), sportumi, babili, ktp. Vespere estas tipaj la interkona verspero, la nacia vespero, multaj koncertoj, la kvizo kaj la internacia vespero. Ĉi-jare koncertis JoMo, Kimo, Martin Wiese, Kaŝi (laŭ mia impreso lia koncerto estis tiu kiu senkonkurence plej entuziasmigis la aŭskultantojn) kaj Noproblem („Senprobleme“ en Esperanto, ne temas pri la gramatika problemo de la n-finaĵo – ĉeĥa muzikgrupo kiu kantis parte en Esperanto kaj parte en la ĉeĥa). La nacian vesperon kun folklora muziko kaj vingustumado mi cetere ĉi-jare maltrafis ĉar mi devis (preferis) spekti la finan piedpilkadmatĉon inter Argentino kaj Germanujo. Noktumi oni povas en la diskejo (ofte kun DĴ Kunar), en la drinkejo aŭ en la gufujo. En la gufujo noktomeze okazis ankaŭ diversaj koncertoj, ekzemple de Gabriel kiu ludis instrumenton kies nomon mi ne konas, sed kies sonoj estis ege trankviligaj kaj ripozigaj. Kompreneble ankaŭ Johannes Müller gufujkoncertetumis. Mi precipe ĝojis pri la koncerteto de Birke kaj Bertilo („la instruistoj“ aŭ „B kaj B“, ŝajnas ke la nomo estas ankoraŭ ne findecidita). Eble la nura diferenco pri la nokta programo de la SES en komparo al aliaj renkontiĝoj estas ke la plejmulto de la partoprenantoj ja tamen sufiĉe frue enlitiĝas por vekiĝi ĝustatempe por la matenmanĝo antaŭ la kurso.

Al mi ankaŭ plaĉis la ekskursoj. Pri la ĉambroj mi nur mallonge volas diri ke ili kompreneble ne estis luksaj sed tamen sufiĉe bonaj (kutime oni tie nur dormas, ĉu ne?) kaj pri la manĝaĵoj ke ili estas certe pli bone fareblaj, sed almenaŭ mi ĉiam satiĝis.

De mi ĉi tie nun koran dankon al la instruistoj, al la organizantoj kaj al ĉiuj helpantoj. Kaj al ĉiuj geamikoj (mi elkore salutas la veran verdulinon, la ambiciulojn, la mojosulon kaj la kulpulon). Mi esperas baldaŭ revidi vin ie en Esperantujo.

Grupoj:

Komentoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Estis interese legi viajn impresojn. Post kelkaj semajnoj ni havos SES ankaŭ en Rusio. Do eblos kompari. :)

bildo de Sunjo

Bedaŭrinde mi ne povos rekte kompari ĉi-jare, sed iam mi ŝatus ankaŭ partopreni la SES en Rusio. Kaj laŭeble antaŭe relerni la rusan lingvon.


povigita de