Ensaluto

SES en Rusio

Karaj geamikoj,
Proksimiĝas somero – kaj kune kun ĝi – la kerna aranĝo de MASI-E@I – la unua en Rusio Somera Esperanta Studado (SES-Rusio, 17-25.08, Solneĉnogorsk). La aranĝo pasos en ripozejo 60 km de Moskvo, kun lago kaj arbaroj. Ĝi promesas esti tre riĉenhava, interesa kaj amuza. Jam pretas forta teamo de elstaraj instruistoj por ĉiuj lingvoniveloj: de A ĝis C, okazos ankaŭ kurso pri la rusa lingvo kaj kurso por tradukistoj gvid’de Mikaelo Bronŝtejn. Venos koncerti JoMo kaj Gijom, estos riĉa nacia koncerto kaj multaj aliaj, ankaŭ primovada, distra kaj sporta programoj. Sed plej specifaj programeroj estos la Tuttaga ekskurso al Sergiev Posad, gvidata de esperantisto pastro-monaĥo Tavrion, kaj duontagaj ekskursoj al Klin (domo-muzeo de la fama komponisto Pjotr Ĉajkovskij), Ŝaĥmatovo (bieno de la misrera poeto Aleksandr Blok) kaj Istra (la monakejo Nova Jerusalemo). Dezirantojn atendas ankaŭ la tri antaŭSESaj Moskvaj Tagoj kun riĉega ekskursa programo.
Pliaj informoj troveblas en la paĝaro de SES-Rusio
http://ses.ikso.net/2014/ru/ ,
inkluzive pri la kotizoj kaj aliaj prezoj:
http://ses.ikso.net/2014/ru/Kotizoj?setlang=ru ,
kaj en la grupo de la socia retejo “V Kontakte”
http://vk.com/ses_rusio .
Ni atentigas, ke la aranĝo estas orientita al ĉiuj lingvaj niveloj – de la nula ĝis la plej supera, vi estas bonvenaj kun neesperantistaj geamikoj kaj parencoj! Ni tre rekomendas plenigi la Aliĝilon tuj, ankoraŭ dum la 2-a aliĝperiodo, kiam necesas antaŭpagi malpli ol post la 1-a de majo!
http://ses.ikso.net/2014/ru/Aliĝilo
Por eksterlandanoj ni faros la invitleterojn.
Kun ĉiuj viaj demandoj turnu vin senpere al mi aŭ al aliaj organizantoj!
Ĝis la rava renkontiĝo – unuafoje en la enigmoplena Rusio!

Helpu disvasvastigi tiun ĉi informon inter viaj geamikoj!Karaj geamikoj,

Helpu disvastigi tiujn ĉi informojn inter viaj geamikoj!

bildo de Dima Ŝevĉenko

povigita de