Ensaluto

SINJORO, INSTRUU NIN PREGXI!

Estimata,

SINJORO, INSTRUU NIN PREĜI!

"Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankau Johano instruis siajn disĉiplojn" (Luko 11:1).

Nia Sinjoro Jesuo Kristo dum surtere sciis la gravecon de preĝo, kaj Li ne ludis pri ĝi. Le komencis Sian surteran servon per preĝo kaj finis ĝin per preĝo. Unu el tiaj ekzemploj de Lia preĝa vivo estas la versiklo citita supre.

Kiam Li finis Sian preĝon, unu el Liaj disĉiploj venis al Li kaj petis Lin instrui ilin (t.e la disĉiplojn) kiel preĝi. Ĉi tio signifas ke ili jam vidis Lin preĝanta, kaj eble ili jam partoprenis je Lia tempo de preĝo, sed ili ne sciis kiel preĝi. La Sankta Biblio ne malkokvris la identecon de ĉi tiu aparta disĉiplo. Tamen, unu el ili petis, kaj tio kondukis al la instruo de tio kion ni scias hodiau kiel "La Preĝo de la Sinjoro."

Oni ne povas tro emfazi la preĝan vivon de kristano. Estas tauge por ni mediti antaue tion kion ni petos, kion ni estas petontaj de Dio, kaj aranĝi niajn pensojn, por ke ni ne venu senpense en Lian ĉeeston.

Kiel kristanoj, ni estas en batalo kontrau la diablo kaj liaj subuloj. La Sankta Biblio klare diras ke nia lukto ne estas kontrau karno kaj sango, kontrau la satanaj potencoj (Efesanoj 6:12), kaj ke kvankam ni vivas en la mondo, ni ne batalas kiel la mondo faras (2 Korintanoj 10:3-4). Ni povas uzi la efikon de preĝo kontrau ĉi tiuj satanaj potencoj. Sed, kiel ni povas uzi ĉi tiun potencon efike?

Promesoj de Dio abundas je la Sankta Biblio kiujn ni devas peti de Li je preĝo kaj Li faros tion por ni. Kiel ni povas prave utiligi ĉi tiujn promesojn en preĝo? Ni devas peti Dion instrui nin kiel preĝi.

Estas diversaj rimedoj de preĝo. Nur Dio povas instrui al ni la taugan rimedon se ni estus pretaj lerni de Li. Efektive, ni ne povas preĝi aprobinde krom se Dio instruus al ni la manieron de preĝo.

Sinjoro, instruu nin preĝi!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Preĝa Punkto: Preĝu ke la Eternulo instruu al vi kiel prave preĝi al Li por ke viaj preĝoj estu akcepteblaj ĉe Li.

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de