Ensaluto

TREZORO EN ARGILAJ VAZOJ

Estimataj,
TREZORO EN ARGILAJ VAZOJ
"Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem" (2 Korintanoj 4:7).
Ĉar ĝi estis problemema eklezio, Paulo skribis siajn du konatajn epistolojn al la korintana eklezio por korekti kelkajn el la anomalioj kiuj ekzistis en la eklezio. Unu el tiaj anomalioj estis la erara opinio pri la evangelia mesaĝo kaj la mesaĝistoj de la evangelio. Ĉi tiu opinio estas ke la evangelio, kiu estas la Nova Interligo, estas malsupera al la Malnova Interligo donita al Moseo, kaj tial, la mesaĝistoj de la evangelio, au la servistoj de la Nova Interligo, estas malsuperaj al Moseo kaj la instruistoj de la Leĝo. Tamen, je ĉi tiu epistolo al la Korintanoj, Paulo klarigis la superecon de la evangelio al la Leĝo. Li konsideris la evangelian mesaĝon kiel trezoron konservitan en argilaj vazoj. Tia bildo estis kutima al la Korintanoj.
La evangelia mesaĝo ja estas trezoro kiu superas ian ajn homan scion au filozofion. Dio konservis au konfidis la evangelian mesaĝon en "argilaj vazoj," la apostoloj, nuntempe la predikantoj de la evangelio. Sendube, argilaj vazoj estas rompiĝemaj. Kiel homoj, la predikantoj de la evangelio estas malfortaj kiel argilaj vazoj sed la evangelia mesaĝo estas konfidita al ili. Ĝi ne estas konfidita al la anĝeloj au iuj ajn superaj homoj. Dio faris ĉi tion por montri ke disvastigo de evangelia mesaĝo ne estas per homa forto, scio, au eĉ sperto, sed per Sia supera potenco. Tial, ni ne devas malestimi nin ke ni ne povas prediki la evangelion, au fidi al nia kapablo au saĝo por fari ĝin, sed fidi tute al Dio.
Oni jam konfidis la trezoron, la evangelian mesaĝon, al vi por konservi kaj dividi ĝin kun aliaj homoj. Ĉu vi estas ĵaluza konservi ĝin kaj fervore dividi ĝin kun aliaj homoj ĉe vi? Vi ne bezonas iun ajn specialan potencon au scion por fari tion. Tio kion vi bezonas estas tuta fido al la Sankta Spirito kiu estas tie por instrui, gvidi, rememori, kaj plifortigi vin dum vi konservas kaj dividas la trezoron. Ne gravas la premo ĉe vi, Li faros vin sukcesa. "Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi povu disvastigi la evangelion kun homoj ĉe vi dum vi fidas je le gvido de la Sankta Spirito.

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de