Ensaluto

Veristoj

Ili mem nomas sin „veristoj“ (angle: truther) – movado kiu serĉas la veron. Por ĉiuj aliaj ili estas anoj de komplotteorioj.

 

„Veristoj“ kredas ke registaroj kaj amaskomunikiloj intence mensogas kaj misinformas. Por kontraŭi tion ili prezentas proprajn opiniojn kaj dogme defendas ilin kiel veron. Tipe por tiaj „veraĵoj“ estas mankaj pruvoj (aŭ ili tute mankas aŭ ili estas falsaj pruvoj kiuj estas prezentitaj ekster la kunteksto kaj/aŭ neas parton de la realo), internaj kontraŭdiroj kaj la rilato al novaj kaj malnovaj komplotteorioj.

 

„Veristoj“ ĉefe agas interrete. Rimarkeblas ke en tiuj artikoloj pri komplotteorioj kaj avertoj pri baldaŭ okazontaj katastrofoj ofte estas reklamaĵoj kiuj rekomendas ke oni aĉetu senutilajn dietajn suplementojn, gasmaskojn aŭ oron.

 

Kelkaj temoj de la „veristoj“

  • 9/11 ne estis ago de teroristoj sed de la usona registaro

  • la klimatŝanĝo estas mensogo

  • Germanio ne estas suverena ŝtato

  • kemispuroj (chemtrails) – oni volas per ili veneni, manipuli, malfekundigi la homojn

 

Rilatoj al ekstremismo kaj religia fundamentalismo ne maloftas. Tamen ne ĉiu „veristo“ subtenas ĉiujn de tiuj tezoj. Politike ili troveblas ĉie – inter ekstremdekstre ĝis ekstremmaldekstre kaj ili emas opinii ke EU kaj Usono estas la malbono kaj la tiurilata kontraŭanto (nuntempe Rusio) estas la bono. Ŝajnas ke vidi la mondon kiel bildon nigran-blankan estas tiurilata bazo.

 

Fontoj (en la germana, do eble vi devas retserĉi mem por trovi informojn en aliaj lingvoj – se ili enhavas aliajn informojn, bonvolu informi ankaŭ min):

https://www.psiram.com/ge/index.php/Truther (kaj pri la fonto: http://en.wikipedia.org/wiki/Psiram)

http://www.spiegelfechter.com/wordpress/5974/sind-blogger-idioten

kaj facebook-diskuto (hej, tiu ĉi blogaĵo ne estas kaj ne estu vikipedio-taŭga artikolo; la nunaj artikoloj en vikipedio ĝis nun nur mencias la „veristojn“ rilate al la 9/11 komplotteorioj)

 

Tipa diskuto inter „veristo“ kaj „neveristo“ (anonimigita kaj tradukita parto de vera diskuto):

 

„veristo“: nu, kiu ĝenerale prezentas tion kiel komplotteorion, mem kulpas. Simple legu librojn kaj iomete pensu mem kaj ne kredu la stultaĵojn kiujn disvastigas la amaskomunikiloj.

„neveristo“: Kompreneble. Oni simple devas legi la „ĝustajn“ librojn kaj rigardi la „ĝustajn“ faktojn. Kaj kiuj tiuj estas decidas la „veristo“, kiu aldone klarigas al oni, ke 99% de ĉiuj informoj estas falsaj kaj nur li konas la veron. Kaj per tio ja jam ĉio estas pruvita.

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Kiel kuriozaĵon: En la hispana, "nevera" signifas malvarmujo aŭ fridujo, do, neveristo, estus malvarmujteknikisto aŭ similaĵo.

bildo de Sunjo

jes, mi kredas ke tio povas okazi pri multaj vortoj - ke ili similas al vorto de alia lingvo kaj povas krei amuzajn asociojn.

Se vi havas alian proponon pri la vorto "veristo" - mi volonte akceptas ĝin.

 

 

bildo de Pablo

Tute ne, mi diris ĝin nur kiel kuriozaĵon.

 

Kompreneble, tiaj aferoj okazas kaj ĉiam okazos, sed tio estas tute negrave.

bildo de Pablo

La komplotoj tute ekzistas, ĉiuj scias ke, ekzemple, esperanto, estas juda-masona-komunista-kontraŭpatria-burĝa komploto. Tiu, kiu ne scias tion, estas neveristo.

 

;)

bildo de Sunjo

ho, mi kredis ke tio ankoraŭ estis sekreto kion ni nur volis malkaŝi post la Fina Venko :-D


povigita de