Ensaluto

Viandmanĝuloj kaj hommanĝuloj.

 

- Testudo: Kara Akilo, ĉu vi sciis, ke mi estas vegetarana?

- Akilo: Tute ne! Ekde kiam? Estas io freŝdata?

- Testudo: Reale, jam nun estas ekde diversaj jaroj.

- Akilo: Ĉu vere? Mi tute ne sciis. Tamen estas rimarkebla afero.

- Testudo: Ja! Sed ni preskaŭ neniam manĝas kune. Ni nur babilas!

- Akilo: Nepre! Niaj tagoj kune pasas dialoge...

- Testudo: Ĉu vi scias, ke tiu ĉi fakto pri mi igas scivolaj multajn miajn konatulojn.

- Akilo: Kompreneble. Kvankam hodiaŭ ne estas konsiderita stangaĵo, ne estas multaj personoj, kiuj vegetaranas.

- Testudo: Kion vi celas diri?

- Akilo: Nu, rigardante la personojn, kiujn mi konas, nur eta aro estas vegetarana. Anstataŭe, por esti pli preciza, mi nur konas du vegetaranojn. Vi estas la tria!

- Testudo: Mi konsentas pri la malmulteco. Pensu, ke mi konas eĉ neniun, kiu estas vegetarana!

- Akilo: Ĉu vere? Tiom pli komprenebla la fakto, ke vi igas viajn konatulojn scivolaj.

- Testudo: Ja... tamen mi estas same scivola.

- Akilo: Pri kio?

- Testudo: Pri tiuj, kiuj ne estas vegetaranaj.

- Akilo: Vi ne estas iu el tiuj fanatikuloj, mi esperas!

- Testudo: Ne! Cetere, vi konas min, kara Akilo. Vi scias, ke mia vivo estas pli plena je demandoj ol respondoj.

- Akilo: Jes. Nepre. Kaj do... pri kio via scivoleco?

- Testudo: Kial tiom da scivoleco pri mia manĝa elekto?

- Akilo: Nu... mi pensas, ke ĉio tio, kio sin disigas de la ordinareco estas kurioza, scivolemiga. Ŝajnas al mi tre komprenebla.

- Testudo: Jes. Mi komprenas la scivolemon pri io neordinara. Tamen, mi celis la logikan sferon.

- Akilo: Kio?

- Testudo: Estas mi, kiu ne komprenas la logikan parton de la ne-vegetaranoj.

- Akilo: Strange: pro tio, kion mi komprenis, vi ne ĉiam estis vegetarano, ĉu ne? Do... vi devus koni la kialojn de la ne-vegetaranoj.

- Testudo: Jes. Mi ne ĉiam estis vegetarano. Tamen mi ne konas la kialojn de konvinkiĝinta ne-vegetarano, ĉar mi ne estis tiel, kiam mi estis pli juna. Mi nur faris tion, kion ĉiam estis farita: mi manĝis la viandon. Nur kiam mi demandis min pri tio, mi akiris respondojn, kiuj ŝanĝis mian vivon. Do, mi neniam estis konvinkiĝinta pri miaj kutimoj. Simple, mi ne pripensis ilin.

- Akilo: Bone! Vi estas bonŝanca, hodiaŭ, kara Testudo. Mi estas konvinkiĝinta ne-vegetarano. Aŭ, kiel mi ŝatas nomi min mem: mi estas ĉiomanĝa!

- Testudo: Perfekte! Do, vi asertas, ke vi estas konvinkiĝinta pri via ĉiomanĝeco, ĉu ne?

- Akilo: Absolute!

- Testudo: Kial vi nomas vin ``konvinkiĝinta''?

- Akilo: Ĉar mi konvinkis min, ke manĝi viandon estas ĝusta. Kaj nenio problemo ekzistas.

- Testudo: Do, laŭ vi estas vera distingo inter la homoj kaj la bestoj, ĉu ne?

- Akilo: Ne... vere ne. Mi nur pensas, ke manĝi viandon estas io el la plej naturaj aferoj, kiujn vi povas trovi sur la Tero. Diverseco estus inter homoj kaj bestoj, se nur la homoj manĝus viandon. Sed tiel ne estas. La bestoj mem manĝas viandon kaj neniam pripensa tiun ĉi fakton. Do, kial ni devus prizorgi?

- Testudo: Do, vi asertas, ke, konsidere ke la bestoj manĝas viandon kaj la agoj de la bestoj estas naturaj pro la difino de naturo, tiam manĝado de viando estas natura kaj do ĝusta, ĉu ne?

- Akilo: Ekzakte.

- Testudo: Lasu min rediri tion laŭ la jena maniero: vi asertas, ke, konsidere ke la bestoj agas laŭ aparta maniero kaj la agoj de la bestoj estas naturaj prodifine, tia maniero estas natura kaj do ĝusta. Ĉu mi korekte esprimis viajn pensojn?

- Akilo: Mi ankoraŭ ne komprenis, ĉar vi abstraktigi mian frazon, pasante de ``manĝi viandon'' al ``agi laŭ aparta maniero''. Tamen, ŝajnas al mi, ke via aserto estas korekta.

- Testudo: La utileco de la abstraktigo estas tuj videbla: se mia rediro estas korekta, tiam ni ĵus ĝeneraligi vian penson ekde io, kio aplikiĝas al la nura manĝado de la viando, al io, kio aplikiĝas al ĉia agado de la bestoj.

- Akilo: Kio?

- Testudo: Pensu pri mia ĝeneraligo, kiun vi konsentis antaŭe: ĉiu ago de besto estas natura pro difino kaj, pro via logiko pri la viandmanĝado, tio, kio naturas, ĝustas.

- Akilo: Mi ekvidas problemojn en tiu ĉi difino.

- Testudo: Ĉu vi konas la kukolo?

- Akilo: Jes. Mi scias, ke ĝi estas birdo, kiu havas kuriozan pepon.

- Testudo: La kukolo estas fama ankaŭ pro alia afero. La kukulo kutime ne kovas siajn ovojn. Ĝi ekspluatas la kovejon de alia birdo, kies ovoj estas tre simila al ĝiaj. Kiam la alia birdo malproksimiĝas de la kovejo, la kukolo forigas la grandan parton de la aliulaj ovoj kaj enmetas siajn ovojn anstataŭe. Poste foriras kaj ne plu vidas siajn ovojn.

- Akilo: Estas preskaŭ nekredebla.

- Testudo: Ja... la rilato inter la kukolo kaj la alia birdo estas tre strikta. Kompreneble la kukolaj ovoj estas parazitaj: ili anstataŭas la aliulajn.

- Akilo: Jes. Mi komprensas.

- Testudo: Kompreneble, la ovoj de la alia birdo estas mortigita de la kukolo kaj nur la kukolaj transvivas.

- Akilo: Tiu estas vere kurioza.

- Testudo: Ja... tamen pensu pri la homoj. Ĉu vi difinus ``kurioza'' homon, kiu mortigus la aliulajn gefilojn por anstataŭi ilin per la siaj? Aŭ ĉu vi difinus tian homon terura?

- Akilo: Nepre! Terura homo li sendube estus.

- Testudo: Ĉu tiaj agoj de tiu terura homo estas ĝustaj?

- Akilo: Kiel ili povas esti konsideritaj ĝustaj? Ili estas abomenaj.

- Testudo: Ja. Do ni ĵus montris okazon, kie la rezonado ``se natura tiam ĝusta'' ne plu funkcias. Kaj simpla estus montri multajn aliajn okazojn, kie la naturo nature kondutas laŭ home malĝusta maniero.

- Akilo: Jes... sed ĉiukaze estas diferenco. Ni estas homoj. Mi ne pensas, ke la konduto de la kukolo estas konsiderebla ``malĝusta''. Finfine, ĝi kondutas nature. La homoj havas alian sentemon kaj aliajn bezonojn, eĉ emociajn.

- Testudo: Do, vi estas asertanta, ke ekzistas distingo inter la homoj kaj la besto, ĉu ne?

- Akilo: Jes. Fundamente la homoj sentas la ĝustecon kaj la malĝustecon de iliaj agoj. La bestoj tute ne.

- Testudo: Tamen, kiam komence mi demandis al vi, ĉu ekzistis distingo inter homoj kaj bestoj, vi asertis, ke ne ekzistis. Ĉu vi reprenis vian aserton?

- Akilo: Ĉu vere?

- Testudo: Ja. Vi uzis la egalecon inter la homoj kaj la bestoj por aserti, ke la manĝado de viando estas natura, do ĝusta. Nun, vi rekonas, ke ne ĉio tio, kio naturas, ĝustas. Kion vi nun pensas pri la manĝado de viando? Ĉu ĝi ankoraŭ ŝajnas al vi ĝusta, kiel vi mem difinis ĝin antaŭe?

- Akilo: Jes. Jes. Kial ne? Ĝi estas natura. Nu... mi komprenas, ke tio ne implicas ĝian ĝustecon, tamen manĝi viandon estas natura. Fakte, ĉiu viandmanĝa besto montras tian naturecon.

- Testudo: Bone. Tamen la homoj elektas la farindajn agojn, kiam tiaj agoj estas ĝustaj. Alie, ni homoj perceptas, ke estas io malĝusta kaj ne plu faras tiajn agojn. Ĉu ne?

- Akilo: Jes. Sed mi ne asertis, ke la viandmanĝado estas malĝusta. Mi nur asertis, ke ĝia ĝusteco ne dedukteblas de ĝia natureco.

- Testudo: Nepre. Do, kial vi pensas, ke la viandmanĝado estas ĝusta? Aŭ kiel vi povus dedukti ĝian ĝustecon?

- Akilo: Mi tute ne scias. Mi sentas, ke ĝi estas ĝusta, sed nun mi ne scias, kiel montri ĝin.

- Testudo: Tio ne estas problemo. Ni provu alfronti la temon kontraŭe: se ni ne kapablas montri la ĝustecon de la viandmanĝado, ni kapablas montri la malĝustecon de la hommanĝado.

- Akilo: Ĉu hommanĝado? Kion vi celas diri?

- Testudo: Precize, la manĝado de la homoj.

- Akilo: Ĉu manĝi homojn? Kion vi diras?

- Testudo: Ni ambaŭ konsentas, ke manĝi homojn estas malĝusta ago, ĉu ne?

- Akilo: Nepre!

- Testudo: Mia demando simplas: kial?

- Akilo: Ĉu tio ne estas jam memkomprenebla?

- Testudo: Mi komprenas vin, tamen ni prefere montru eksplicite niajn argumentojn. Tiel, ni plejeble facile analizos ilin.

- Akilo: Estas malmulto analizinda pri tio: manĝi homon signifas mortigi homon, kaj eble igi lin suferanta.

- Testudo: Do, ĉu la problemoj pri la manĝado de homo estus lia sufero kaj lia mortigo?

- Akilo: Certe!

- Testudo: Kial estus problemo igi iun suferanta?

- Akilo: Kial? Ĉar neniu ŝatas la suferadon. Kial igi aliulon suferanta? Estus profunde malĝusta.

- Testudo: Kaj kia problemo estus pri la mortigo?

- Akilo: La sama! Ĉu vi deziras morti? Mi ne kaj mi tute ne deziras ĝin por iu ajn. La vivo estas tro altvalora!

- Testudo: Ŝajnas al mi, ke vi konsideras vian senton kaj vian vivon samvalora kompare al la aliulaj.

- Akilo: Tute jes. Ni tutaj estas egalaj.

- Testudo: Do, la malĝusteco, kiu senteblas pri la suferigo kaj la mortigo de homo devenas de tiu ĉi egaleco: se ni tutaj egalas, kial al aliulo fari ion kion ni tute ne volus por ni? Ni kontraŭus la egalecon.

- Akilo: Ekzakte. Mi ne scias, kiel pli bone esprimi tian koncepton ol uzi la frazon: ne faru al la aliuloj tion, kion vi ne volus esti farita al vi mem.

- Testudo: Ja, mi konas ĝin. Kaj kio pri la bestoj? Ĉu estas ĝusta suferigi beston?

- Akilo: Tute ne.

- Testudo: Kial?

- Akilo: Pro la sama argumento: kial suferigi iun, kiam ni certas, ke ni ne ŝatas suferi?

- Testudo: Ĉu vi ŝatas la morton?

- Akilo: Tute ne!

- Testudo: Kial, do, vi mortigas la bestojn, se por la bestoj valoras la sama argumento pri la homoj?

- Akilo: Ve! Mi ne ŝatas la morton pri iu ajn vivulo, kaj tamen iel ni devus manĝi kaj nutri nin!

- Testudo: Mi estas vegetarano. Mi estas la pruvo, ke ni povas manĝi kaj bone vivi sen la mortigo de la bestoj.

- Akilo: Sed estas la naturo, kiu faris nin tiel, kiel ni estas!

- Testudo: Sed la naturo mem faris la kukolon.

- Akilo: Mi tute ne scias kiel respondi al vi!

- Testudo: Ne estas problemo. Mi ŝatas la veron, ne la venkon. Do, mi tre multe preferas vin, kiam vi estas plena je argumentoj: tiel vi povas helpi min alproksimiĝi al la vero. Kiam vi ne plu kapablas antaŭeniri, mi preferas, ke ni haltigu la dialogon kaj reprenu ĝin, kiam vi sentas vin preta. Ĉu konsentite?

- Akilo: Konsentite.

- Testudo: Bone! Ĝis la venontan fojon! Mi esperas, ke vi havos bonajn argumentojn, kiuj igis min dubanta pri miaj ideoj.

- Akilo: Mi esperas la samon... alie mi devos vegetaraniĝi kaj mi tute ne volas tion!

 

bildo de Sandro Pollastrini

Komentoj

bildo de Nilo46

Ĉu vi ie daŭrigis tiun temon ?

nilo46

bildo de Sandro Pollastrini

En malmultaj tagoj mi publikigos la duan parton de tiu ĉi dialogo! :)


povigita de