Ensaluto

Vilaĝa Instruisto (3/8)

Ĉapitro Tri

 

La nokto profundiĝis. En kandela lumo, infanoj de la tuta klaso ĉirkaŭis la malsanliton de la instruisto.

 

“Ripozu, instruisto. Egalas ke vi instruos morgaŭ,” iu knabo diris.

 

Li devigis sin ridi malfacile: “Morgaŭ estos morgaŭa leciono.”

 

Li pensis, ke etus bone se li povus daŭri ĝis morgaŭ, tiam li instruus pluan lecionon, sed li sciis instinkte, ke tio ne eblus.

 

Li ekgestis, kaj iu infano metis nigran tablueton sur la littukon ĉe lia brusto. Dum la lasta monato, li daŭre instruis tiamaniere. Per malforta mano li prenis la duonon da kreto, kiun la infano transdonis, kaj pene metis ĝin sur la nigran tablon. Tiam alia dolorego atakis, kaj lia mano ektremis, ke la kreto klakis sur la nigra tabulo, lasinte kelkajn blankajn punktojn. Ekde reveno el la provincurbo, li ne plu vizitis la hospitalon. Du montojn poste, Lia hepato ekdoloris lin, kaj li sciis, ke kanceraj ĉeloj jam atingis tien per metastazo. La doloro akriĝis pli kaj pli, fine superis ĉiujn sentojn. Li palpserĉis unumane sub la kapkuseno, kaj eltrovis kelkajn kontraŭdoloraĵojn, kiuj estis de la plej ordinara speco, en plasta longpaketo. Por akra doloro de malfrufaza kancero, tia medikamento jam neniel efikas, sed eble pro memsugestio, li sentis sin almenaŭ iom pli bone glutinte la medikamenton. Anestaza drogo ne kostis multe, sed la hospitalo ne permesis, ke li elportu ĝin eksteren. Eĉ se li kunportus ĝin hejmen, neniu injektus ĝin por li. Kiel antaŭe li prenis du pilolojn el la plasta paketo. Sed post ekpenso, li elprenis ĉiujn restantajn dek du pilolojn, kiujn li glutis per unu spiro, ĉar li sciis, ke li ne plu bezonos tiujn. Baraktante li volis skribi ion sur la nigran tabulon, sed subite lia kapo turniĝis flanken. Iu infano haste prenis pelveton ĉe lia buŝo. Li sputis buŝplenon da nigre ruĝa sango kaj senforte klinis sin sur la kapkuseno, anhelante.

 

Aŭdiĝis mallaŭtaj plorsingultoj el la infanoj.

 

Li rezignis la klopodon por skribi sur la nigra tabulo, kaj malforte svingis la manon, por ke oni forprenu la nigran tabulon. Li komencis paroli, kun mallaŭta voĉo kvazaŭ aranea fadeno.

 

“La hodiaŭa leciono estas, samkiel la du pasintaj, kurso de mezlernejo. Tion verdire ne bezonas la instrua programo, sed mi ekpensis, ke la plimulto el vi neniam dumvive aŭdos mezlernejajn kursojn, tial mi instruos lastfoje, por ke vi eksciu, kia estas iom profunda lernado. Hieraŭ mi parolis pri «Taglibro de la Frezenulo» de Lu Xun13, kiun vi certe ne tute komprenis. Sed ĉu vi komprenis aŭ ne, estos plej bone, ke vi legu plurfoje kaj parkeru ĝin. Kiam vi plenkreskiĝos, vi iel komprenos. Lu Xun estas eksterordina homo, kies librojn ĉiu ĉino devas legi iom. Ankaŭ vi nepre akiru kaj legu en estonta tempo.”

 

Li estis laca, kaj paŭzis por ripozi anhelante, rigardante la kandellumon saltetan. Alineoj de Lu Xun ekaperis en lia cerbo. Tiuj ne estis el «Taglibro de la Frezenulo». Ili ne troviĝis en la lernolibro. Li legis ilin el siaj eluzitaj nekompletaj volumoj de la verkaro de Lu Xun. Antaŭlonge kiam li legis la unuan fojon, la vortoj jam profunde gravuriĝis en lia cerbo.

 

“Se estas fera ĉambro, kun neniu fenestro kaj nedetruebla, interne profunde dormis multaj homoj, kiuj baldaŭ mortos de sufoko. Sed de dormo al morto, ili ne sentos la malĝojon de mortiĝo. Se vi nun kriegas, vekante kelkajn pli viglajn, kaj suferigas ĉi tiujn malmultajn je nesavebla sufero ĉe mortiĝo, ĉu vi tamen opinias, ke vi agis dece al ili?

 

Sed la kelkaj jam vekiĝis, vi ne povas diri, ke ne estos espero detrui la feran ĉambron.”

 

Elĉerpante lastan forton, li daŭrigis la lecionon.

 

“Hodiaŭ ni parolu pri mezlerneja fiziko. Eble vi ne aŭdis pri fiziko, kiu temas pri la teorio de materia mondo, kaj estas ege profunda lernado.

 

“Ĉi-leciono temas pri la tri leĝoj de Neŭtono. Neŭtono estis granda brita sciencisto en la pasinteco, kiu diris tri frazojn, kiuj estas tre miraklaj, ĉar ili entenas la leĝojn de ĉio, ĉu tera, ĉu ĉiela. Supre kiel suno kaj luno, malsupre kiel fluo kaj vento, nenio eskapus el la cirklo difinita de tiuj tri frazoj. Per tiuj tri frazoj, oni povas kalkuli, sen eraro de minuto aŭ sekundo, kiam okazos eklipsoj de suno, kiu estas tio, kiel la maljunaj vilaĝanoj diris, ke ĉiela hundo formanĝas la sunon; homo alflugis sur la lunon, dependinte ankaŭ de tiuj tri frazoj. Tiuj estas la tri leĝoj de Neŭtono.

 

“Nun mi parolas pri la unua leĝo: kiam neniu ekstera forto efikas sur korpon, ĝi restas senmova aŭ linie moviĝas kun uniforma rapido sen ŝanĝo.”

 

Infanoj silente rigardis lin en kandelumo sen reago.

 

“Tio signifas, ke se vi ekpuŝegas la ŝtonan rulpremilon sur la draŝejo, ĝi ekruliĝos daŭre, senhalte eĉ ĝis ĉiela fino. Pri kio vi ridas, Baozhu? Jes, ĝi certe ne agos tiel, ĉar ekzistas froto, kiu haltigis ĝin. En ĉi tiu mondo, ne ekzistas medio sen froto…”

 

Ho jes, ekzistis tro da froto en lia vivo. En la vilaĝo li estis eksterulo sen ia ajn influo, plus lia obstina temperamento, dum la lastaj jaroj li jam ofendis ĉiujn vilaĝanojn. Domon post domo, li insistis, ke infanoj de aliuloj eniru la lernejon, kaj li iris al la konteurbo por revenigi kaj enlernejigi la infanon, kiu ŝakradis kun sia patro, tiucele li ĵuris per sia nomo pagi lernejkoston anstataŭe… Ĉio ĉi ne gajnis multe da danko, ĉar gravis, ke liaj opinioj pri vivado tro malsamas ol tiuj de la ĉirkaŭuloj. Ĉiutage li pensis kaj diris pri aferoj koncernantaj neniun, kaj tio plej ĉagrenis la aliajn. Antaŭ ol li informiĝis pri la malsano, foje li iris al la konteurbo, kaj neatendite elpetis iom da mono de la buroo pri edukado por ripari la lernejon. La vilaĝanoj elprenis nur iomete el la mono dungi operan trupon por dutaga opera festado, sed tion li haltigis, tiucele li eĉ venigis iun vicestro de la konteo por devigi la vilaĝanojn redoni la monon, kvankam la provizora teatro jam konstruiĝis. La lernejo ja estis riparita, sed li malkontentigis ĉiujn vilaĝanojn, ke lia vivo pli malfaciliĝis. Unue la vilaĝa elektristo, kiu estis nevo de la vilaĝestro, haltigis la elektron al la lernejo. Poste la vilaĝo ne plu donis pajlojn por kuirado kaj hejtado, devigante lin forlasi sian kampkulturon por kolekti brullignon sole en la monto, eĉ sen paroli pri la posta afero, ke oni provis forpreni ĉevronojn el la lerneja dormejo… Tiuj frotoj troviĝis ĉie, kiuj lacigis lin kaj mense kaj korpe, kaj malebligis lin moviĝi laŭ rekta linio je uniforma rapido, tiel ke li nepre haltiĝis.

 

Eble, la mondo, al kiu li baldaŭ iros, estos senfrota, kie ĉio estos glata kaj ĉarma, sed kion signifos tio? En tiu mondo, lia koro ankoraŭ restos ĉe tiu ĉi mondo plena de polvoj kaj frotoj, ĉe tiu ĉi vilaĝa element-lernejo, al kiu li dediĉis la tutan vivon. Kiam li ne plu restos, la du restantaj instruistoj ankaŭ foriros, tiel ke ĉi tiu lernejeto, kiun li puŝegis tutvivon, haltiĝos kiel la rulpremilo sur draŝejo. Li profunde malĝojiĝis, sed ĉu en ĉi tiu mondo, ĉu en tiu mondo, li ne povis ŝanĝi tio, kio okazos.

 

“Estas pli malfacile kompreni la duan leĝon de Neŭtono, ni parolos pri ĝi laste, antaŭ ĝi ni parolos pri la tria leĝo de Neŭtono: kiam korpo efikas sur la alian per forto, tiu lasta ankaŭ efikas sur la unuan per forto, kaj tiuj du fortoj havas egalajn grandojn sed malajn direktojn.”

 

Infanoj denove falis en longan silenton.

 

“Ĉu vi komprenas? Kiu volas diri?”

 

Zhao Labao14, kiu estis la plej bona lernanto en la klaso, diris: “Mi scias la sencon, sed mi ankoraŭ sentas, ke ĝi estas sensenca: tagmeze mi kaj Li Quangui15 batalis, kaj li frapis mian vangon tiel dolorige, ke ĝi ŝvelis. Tial efikaj fortoj ne egalis, ke ili ja efikis sur min pli forte ol sur lin!”

 

Anhelinte por longa tempo, li eksplikis: “Tio doloris vin, ĉar via vango estas pli mola ol la pugno de Quangui, kaj la fortoj efikantaj reciproke tamen egalas…”

 

Li volis gesti mane, sed jam ne povis levi la manon. Li sentis siajn membrojn pezaj kvazaŭ ferblokojn, kaj la sento de pezo rapide disvastiĝis tra la tuta korpo, tiel ke li sentis kavzaŭ lia korpo rompus la liton kaj sinkus sub teron.

 

Restis ne multe da tempo.

 


13

[Lu Ŝjun], fama ĉina verkisto, alnome Lusin. Vidu Vikipedion.

14

[Li La-baŭ]

 

bildo de gb2312


povigita de