Ensaluto

Vilaĝa Instruisto (5/8)

Ĉapitro Kvin

 

“Nun ni parolas pri la dua leĝo de Neŭtono…”

 

Li sentis brulan urĝecon, kaj volis instrui kiel plej eble multe al la infanoj dum limigita tempo.

 

“La akcelo de korpo estas rekte proporcia al la forto efikanta sur ĝin, kaj inverse proporcia al ĝia maso. Unue, akcelo, kiu estas la variado de rapido laŭ tempo, estas malsama ol rapido. Pli granda rapido ne ĉiam signifas pli grandan akcelon, kaj pli granda akcelo ne ĉiam signifas pli grandan rapidon. Ekzemple:

 

Nun la rapido de korpo estas 110 metroj por sekundo, kaj post 2 sekundoj la rapido estas 120 metroj por sekundo, do ĝia akcelo estas 120 minus 110 dividite per 2, kio estas 5 metroj por sekundo. Nu ne, 5 metroj por kvadrata sekundo. La rapido de alia korpo estas nun 10 metroj por sekundo, kaj post 2 sekundoj la rapido estas 30 metroj por sekundo, do ĝia akcelo estas 30 minus 10 divite per 2, kio estas 10 metroj por kvadrata sekundo. Vidu, ĉi lasta korpo havas pli malgrandan rapidon, sed pli grandan akcelon! Nu, ni diris pri kvadrato, kiu estas nombro multiplikite per si mem…”

 

Li miris pri la klareco de sia cerbo kaj la rapideco de sia penso. Li sciis, ke la kandelo de sia vivo jam brulas ĝis la fundo, kiam la meĉo faliĝas kaj tute bruligas la lastan vakspeceton, ke ekbrulegas fajro dekoble pli brila ol antaŭe. Dolorego malaperis, korpo ne plu pezis, fakte li jam ne sentis la ekziston de la korpo. El lia tuta vivo ŝajne restis nur la manie funkcianta cerbo. La cerbo ŝvebanta en la aero klopodis per ĉiu forto por kiel eble plej multe kaj rapide transdoni siajn konservitajn informojn al la ĉirkaŭaj infanoj, sed parolado estis la damna botelkolo. Li sciis, ke ne restas sufiĉe da tempo. Li ekhavis iluzion:

 

Kristaleca hakilo senbrue romphakis lian cerbon, kaj lia scioj akumulitaj dum tuta vivo, kvankam ne multaj sed tre valorataj de li, senrezerve disfalis sur la plankon kvazaŭ brilantaj perletoj, tintante agrable. La infanoj interbaraktis por kapti tiujn perletojn, kvazaŭ vidante bombonojn en novjaro, tiel arde interbaraktis ke ili falis en stakon… Ĉi tiu iluzio igis lin senti ian feliĉon.

 

“Ĉi vi komprenas?” li demandis zorge. Liaj okuloj jam ne povis vidi la infanoj ĉirkaŭaj, sed li ankoraŭ povis aŭdi iliajn voĉojn.

 

“Ni komprenas. Ekripozu, instruisto!”

 

Li sentis, ke la lasta fajlro malfortiĝas, “Mi scias, ke vi ne komprenas, sed parkerigu ĝin, kaj vi komprenos iom post iom. La akcelo de korpo estas rekte proporcia al la forto efikanta sur ĝin, kaj inverse proporcia al ĝia maso.”

 

“Instruisto, ni ja komprenas. Ni petas, ke vi ekripozu!”

 

Li kriis kun lasta forto: “Parkerigu ĝin!”

 

Infanoj ekparkerigis ĝin plorsingulte: “La akcelo de korpo estas rekte proporcia al la forto efikanta sur ĝin, kaj inverse proporcia al ĝia maso. La akcelo de korpo estas rekte proporcia al la forto efikanta sur ĝin, kaj inverse proporcia al ĝia maso…”

 

Ĉi tiu ideo naskiĝinta el supera cerbo, kiu jam fariĝis polvon en Eŭropo antaŭ kelkcent jaroj, resonadis en la plej izolita montvilaĝo de Ĉinujo en la dudeka jarcento per infanaj voĉoj en peza nordokcidenta akĉento. Dum ĉi tiuj voĉoj. la kandelo estingiĝis.

 

La infanoj ekploregis ĉirkaŭ la senviva korpo de la instruisto.

bildo de gb2312


povigita de