Ensaluto

Vilaĝa Instruisto (6/8)

Ĉapitro Ses

 

“Objektnumero: 500921473. Absoluta magnitudo16: 4.71. Evolua fazo: centre en ĉefstelvico17, kun naŭ planedoj. Ĉi tio estas raporto de la ŝipo Blu84210.”

 

“Delikata kaj perfekta planed-sistemo.” la flotokomandanto admiris.

 

Ĉefdirektoro samopiniis: “Jes, ĝia aranĝo de solidaj planedoj kun malgranda volumeno kaj gasaj planedoj kun granda volumeno estas tre ritma. La situo de astroid-zono estas ĝuste konvena, kvazaŭ bela ornama ĉeno. Cetere la eta metan-glacia planedo, kiu situis plej ekstere, ŝajnas kvazaŭ la lasta noto ankoraŭ eĥanta de ĉi tiu melodio, aludante komenciĝon de iu nova ciklo.”

 

“Ĉi tiu estas la ŝipo Blu84210, kiu komencos detekton de vivaĵoj pri planedo numero 1 ĉe la plej interna flanko. Lanĉu detektantan ondo-faskon. La planedo ne havas atmosferon, rotacias malrapide, kaj havas grandegan temperaturan diferencon. Testo de hazarda punkto numero 1, la rezulto estas blanka; testo de hazarda punkto numero 2, la rezulto estas blanka… testo de hazarda punkto numero 10, la rezulto estas blanka. La ŝipo Blu84210 raportas, ke ne troviĝas vivaĵoj sur ĉi tiu planedo.”

 

La flotokomandanto diris malaprobante: “La surfaca temperaturo de ĉi tiu planedo estas sufiĉe alta por fandujo. Ne necesis malŝpari la tempon.”

 

“Komenciĝas detekto de vivaĵoj sur la planedo numero 2. Lanĉu ondo-faskon. Ĉi tiu planedo havas densan atmosferon, kun surfaco de alta kaj uniforma temperaturo, kiun plej parte kovras acidaj nuboj. Testo de hazarda punkto numero 1, la rezulto estas blanka; Testo de hazarda punkto numero 2, la rezulto estas blanka… Testo de hazarda punkto numero 10, la rezulto estas blanka. La ŝipo Blu84210 raportas, ke ne troviĝas vivaĵoj sur ĉi tiu planedo.”

 

Per komunikado de la kvara dimensio, la ĉefdirektoro diris al la deĵoranta oficiro sur la ŝipo Blu84210 mil lumjarojn for: “Instinkto sciigis min, ke tre eble troviĝas vivajoĵ sur la planedo numero 3. Plenumu 30 testojn de hazardaj punktoj sur ĝi.”

 

“Via moŝto, ni havas tre malmulte da tempo,” la flotokomandanto diris.

 

“Faru kiel mi diris,” la ĉefdirektoro diris firme.

 

“Jes, via moŝto. Komenciĝas detekto de vivajoĵ sur la planedo numero 3. Lanĉu Ondo-faskon. Ĉi tiu planedo havas mezdensan atmosferon, kies surfacon grandparte kovras oceano…”

 

Ondo-fasko por detekti vivaĵojn el la kosmospaco faliĝis sur punkton en la kontinento Azio iom sude. La ondo-fasko formis sur la tereno cirklon proksimume kvin mil metrojn grandan. Se estus la tago, oni povus percepti la ekziston de la ondo-fasko per nudaj okuloj, ĉar kiam la ondo-fasko alvenis, interne en la areo kovrita de ĝi, ĉiuj objektoj senvivaj fariĝis travideblaj. Nun ĝi kovris ĉi tiun montan regionon de nordokcidenta Ĉinujo. La leŭsaj montoj aspektus al la spektantoj kvazaŭ kristalaj montaroj, kaj la refraktado de sunlumo en tiuj montaroj estus stranga kaj grandioza spektaklo. La spektantoj ankaŭ vidus, ke la grundo sub iliaj piedoj fariĝas nesondeble profunda abismo, dum objektoj taksitaj kiel vivaĵoj de la ondo-fasko konservas la originalajn formojn, ke homoj, arboj kaj herboj fariĝas aparte distingebla en ĉi tiu kristala mondo. Sed ĉi tiu efiko nur daŭris duonsekundon, dum kiu la detektanta ondo-fasko plenumis sian iniciaton, kaj poste ĉiuj renormaliĝis. Spektantoj certe pensus, ke ili havis momentetan iluzion. Sed nun, kiam estis profunda nokto ĉi tie, oni nature nenion perceptis.

 

La montvilaĝa element-lernejo bonŝance situis en la centro de la cirkla areo kovrita de la detektanta ondo-fasko.

 

“Testo de hazarda punkto numero 1, la rezulto… estas verda, verda! La ŝipo Blu84210 raportas, ke en celnumero 500921473, sur la tria planedo eltroviĝas vivaĵoj!”

 

Detektanta ondo-fasko klasifikis multe diversajn vivaĵojn en kovrita areo. El la datumbazo, kiu ordigis vivaĵojn per struktura komplekseco kaj malnete taksita saĝ-nivelo, aro da vivaĵoj sub ortangula kaŝejo rangis kiel la unua. Tial la ondo-fasko rapide mallarĝiĝis, fokusante sur la kaŝejo.

 

La saĝ-kampo de la ĉefdirektoro ricevis la bildon senditan el la ŝipo Blu84210, kaj pligrandigis ĝin en fonon de la tuta kosmospaco. Bildo de la montvilaĝa element-lernejo post momenteto okupis la tutan kosmon. La bild-prilaboranta sistemo jam malaperigis la kaŝejon, sed la bildo de la aro da vivaĵoj ankoraŭ ne estis klara. La formoj de tiuj vivaĵoj estis tro nedistingeblaj, ke ili preskaŭ unuiĝis kun la ĉirkaŭa flava grundo, kiu estis sur la surfaco de la planedo kaj konsistis el silicio plejparte. La komputilo povis nur entute malaperigis ĉiujn senvivajn partojn en la bildo, kiuj inkluzivis la senvivan korpon kun pli larĝa formo inter tiuj vivaĵoj, tiel ke la aro da vivaĵoj kvazaŭ ŝvebus en nenieco. Eĉ post tio, ili ankoraŭ aspektis tiel ordinaraj kaj senkoloraj, kvazaŭ aro da flavaj plantaĵoj, pri kiuj oni scius unuavide, ke neniu miraklo okazos el ili.

 

Fajna ondo-fasko de la kvara dimensio lanĉiĝis el la ŝipo Blu84210, interstelara batalŝipo samlarĝa kiel luno, kiu nun restis ekster la orbito de Jupitero, kaj aldonis dumtempe unu plian planedon al la Sunsistemo. La ondo-fasko de kvara dimensio atingis la terglobon tra tri-dimensia spaco je la rapido proksima al infinito, trapasis la tegmento de dormejo en la montvilaĝa element-lernejo, kaj skanis la dekok infanojn je precizeco de elementaj partikloj. Torento de datumoj estas sendita je rapido neimagebla de la homaro al la kosmospaco. Baldaŭ, en la ĉefmemoro pli vasta ol la kosmo, kiu apartenas al la ĉefkomputilo sur la ŝipo Blu84210, ciferaj duplikatoj de la infanoj formiĝis.

 

Dekok infanoj ŝvebis en senlima spaco, kiu montriĝis en iu nepriskribebla koloro, kiu fakte ne estis koloro, ĉar nenieco havis neniun koloron, nenieco estis la travidebla inter la travidebla. Pretervole ĉiuj infanoj volis ekkapti kamaradojn ĉe siaj flankoj, kiuj kvankam aspektis normale, la mano tamen trapasis tra iliaj korpoj sen rezisto. La infanoj eksentis nepriskribeblan teruron. La komputilo sensis tion, kaj ĝi opiniis, ke ĉi tiuj vivaĵoj bezonas kelkajn konatajn aĵojn, tial ĝi simulis la ĉielan koloron de ĉi tiu planedo en la parto de sia memora kosmo. La infanoj tuj vidis bluan ĉielon, sen suno, sen nubo, certe sen polvo, nur estis bluo, tiel pura, kaj tiel profunda. Sub la piedoj de la infanoj ne estis tero, sed la sama blua ĉielo super la kapoj, kvazaŭ ili troviĝus en senfina blukosmo, kaj ili estus la sola realaĵo en ĉi tiu kosmo. La komputilo sensis, ke tiuj ciferaj vivaĵoj ankoraŭ estas terurataj. Ĝi pensis por dek miliardonoj da sekundo kaj fine komprenis: la plimulto de vivaĵoj en la Laktovojo ne timis ŝvebi en la nenieco, sed ĉi tiuj vivaĵoj malsamis, ĉar ili estis vivaĵoj sur la tero. Tial ĝi donis al la infanoj teron, kun senso de gravito. Infanoj mire vidis la subite ekapreintan teron sub la piedoj, kiu estis purblanka, kun netaj kvadratoj pentritaj per nigraj linioj, ke ili kvazaŭ starus sur senlime vasta kajero por la leciono de la ĉina lingvo. Iu el ili kalkane sidis por palpi la grundon, kiu estis la plej glita aĵo inter ĉiuj, kiujn ili vidis. Ili eklevis la piedojn por marŝi, sed restis samloke, ĉar la grundo estis absolute glita, kun nula froto, kaj ili miris pri kial ili ne glitfalis. Tiam iu infano demetis unu el siaj ŝuoj kaj forĵetis ĝin laŭ la grundo. La ŝuo glitis je uniforma rapido laŭ rekta linio antaŭen. La infanoj gapis al ĝi, kiu foriris iom post iom je konstanta rapido.

 

Ili vidis la unuan leĝon de Neŭtono.

 

Eksonis voĉo etera kaj melodia, kiu eĉis en ĉi tiu cifera kosmo.

 

“Komenciĝas civilizo-testo de nivelo 3C. Demando unu de civilizo-testo de nivelo 3C: bonvolu priskribi la bazan principon de la viv-evoluo en via planedo, kaj ĉu tio estas tipo de natura selektado aŭ tipo de gena mutacio?”

 

La infanoj silentis perdite.

 

“Demando du de civilizo-testo de nivelo 3C: bonvolu koncize ekspliki la fonton de stela energio.”

 

Infanoj silentis perdite.

 

 

“Demando dek de civilizo-testo de nivelo 3C: bonvolu ekspliki la molekulan konsiston de mara likvado sur via planedo.”

 

Infanoj ankoraŭ silentis perdite.

 

La ŝuo fariĝis nigra punkteto en fora horizonto kaj malaperis.

 

“Ni ĉesu nun!” Mil lumjarojn for, la flotokomandanto diris al la ĉefdirektoro, “Ni ne plu povas malŝpari tempon, alie ni certe ne plenumos la taskon de unua fazo akurate.”

 

La saĝ-kampo de la ĉefdirektoro ekvibretis por signifi konsenton.

 

“Lanĉu singularec-bombon!”

 

Ondo-fasko kunportanta la informon de komando trapasis la kvar-dimensian spacon kaj post momenteto atingis la ŝipon Blu84210, kiu restis inter la sunsistemo. La malhele fluoreskanta nebulo-bulo glitis el la longa relo ĉe la fronto de la batalŝipo, kaj rapide akcelis laŭ nevidebla fasko de forto-kampo, impetante al la Suno.

 

La ĉefdirektoro, senatano kaj flotokomandanto turnis sian atenton al alia regiono, kie oni eltrovis kelkajn planed-sistemojn kun vivaĵoj, sed la plej altgrada vivaĵo el ili estis specio de vermo sen cerbo vivanta en koto. Sinsekvaj eksplodoj de steloj, kvazaŭ brilantaj ekflamoj in la kosmo, memorigis ilin pri la epopea batalo de la dua spiralbrako.

 

Oni ne sciis kiom da tempo pasis, kiam malplimulta parto de la saĝ-kampo de la ĉefdirektoro vagis al la sunsistemo subkonscie. Li aŭdis la voĉon de la kapitano de la ŝipo Blu84210:

 

“Pretigu por eliri el fort-ringo de eksplodo. Preparu por tempspaca salto. Komencu retronombradon de tridek sekundoj.”

 

“Atendu momenton. Post kiom da tempo la singularec-bombo atingos la celon?” La ĉefdirektoro diris, kio allogis la atenton de la flotokomandanto kaj senatano.

 

“Ĝi estas trapasanta la orbiton de la planedo numero unu ĉe interna flanko, kaj restos ĉirkaŭ dek minutojn.”

 

“Uzu kvin minutojn por fari pli da testojn.”

 

“Jes, via moŝto.”

 

Poste aŭdiĝis la voĉon de la deĵoranta oficiro sur la ŝipo Blu84210: “Demando dek unu de civilizo-testo de nivelo 3C: En ortangula triangulo sur tridimensia ebeno, kio estas la rilato inter ĝiaj tri lateroj?”

 

Silento.

 

“Demando dek du de civilizo-testo de nivelo 3C: Kioma planedo estas via planedo en via planed-sistemo?”

 

Silento.

 

“Tio havas neniun sencon, via moŝto.” la flotokomandanto diris.

 

“Demando dek tri de civilizo-testo de nivelo 3C: kiam neniu ekstera forto efikas sur korpon, kia estas ĝia stato de movado?”

 

Subite eksonis klaraj voĉoj de la infanoj en la vasta blua spaco en la cifera kosmo:

 

“Kiam neniu ekstera forto efikas sur korpon, ĝi restas senmova aŭ linie moviĝas kun uniforma rapido sen ŝanĝo.

 

“Sukcesis je demando dek tri de civilizo-testo de nivelo 3C! Demando dek kvar…”

 

“Atendu!” la senatano interrompis la deĵorantan oficiron, “Prezentu la sekvan teston, kiu ankaŭ temas pri bazaj proksimumaj leĝoj de malrapidega mekaniko”, li poste demandis la ĉefdirektoro: “Tio ne malobservus la regulojn de la testo, ĉu?”

 

“Certe ne, se nur la testo estas en la test-datumbazo.” La flotkomandanto respondis anstataŭ la ĉefdirektoro. Forte surprizinte lin, tiuj vivaĵoj allogis lian tutan atenton.

 

“Demando dek kvar de civilizo-testo de nivelo 3C: Bonvolu priskribi la rilaton de la fortoj efikantaj unu sur la alian inter du korpoj.”

 

La infanoj diris: “kiam korpo efikas sur la alian per forto, tiu lasta ankaŭ efikas sur la unuan per forto, kaj tiuj du fortoj havas egalajn grandojn sed malajn direktojn!”

 

“Sukcesis je demondo dek kvar de civilizo-testo de nivelo 3C! Demando dek kvin de civilizo-testo de nivelo 3C: Jen korpo, bonvolu priskribi la rilaton inter ĝia maso, la forto efikanta sur ĝin kaj ĝia akcelo.”

 

La infanoj diris unuvoĉe: “La akcelo de korpo estas rekte proporcia al la forto efikanta sur ĝin, kaj inverse proporcia al ĝia maso!”

 

“Sukcesis je demondo dek kvin de civilizo-testo de nivelo 3C, kaj sukcesis je civilizo-testo! Estas konfirmite, ke ekzistas civilizo de nivelo 3C sur la planedo numero tri de celstaro numero 500921473.”

 

“Ŝanĝu direkton de singularec-bombo! Foriĝu de la celo!!” Urĝe ekbrilis la saĝ-kampo de la ĉefdirektoro, sendante la komandon per maksimua energio tra superspaco al ŝipo Blu84210.

 

En la sunsistemo, la fortkampa fasko, kiu puŝ-liveris la singularec-bombon, ekkurbiĝis. La kelkcent milionojn da kilometroj longa fortkampa fasko nun kvazaŭ arkiĝanta longstango klopodis forpuŝis la singularec-bombon for de la trajektorio celanta la Sunon. La fortkampa motoro de la ŝipo Blu84210 laboris je la maksimuma povumo, ke la gigantaj radiatoroj fariĝis brile blankaj de malbrile ruĝaj. La forto de la fortkampa fasko por puŝi eksteren ekefikis, ke la trajektorio de la singularec-bombo komencis kurbiĝi, sed ĝi jam preterpasis la orbito de Merkuro, kio estis tro proksima al la Suno, ke neniu sciis, ĉu la klopodo sukcesos. Per samtempa elsendo tra la superspaco, la tuta Laktovojo fiksrigardis la trajektorion de la malklara nebulo, kaj vidis, ke ĝi intense plilumiĝis, kio estis terura signo, ke la bombo jam sensis la plialtiĝon de partikla denso en la periferia spaco de la Suno. Mano de la ŝipestro jam almetiĝis al la ruga ŝaltilo por tempspaca salto, por foriĝi de ĉi tiu spaco antaŭ la momenteto, kiam la singularec-bombo trafos la Sunon. Tamen la singularec-bombo finfine brosis la randon de la Suno kvazaŭ kuglo. Kiam ĝi glitis tra la spaco super la surfaco de la Suno je la alto de nur kelkdek mil metroj, pro multego da materio suĉita de la nigra truo, ĝia helo atingis la maksimumon, ke ekaperis brila lumglobo blublanka ĉe la rando de la Suno, kaj ili tiam ŝajnis kvazaŭ duopaj steloj tre proksimaj, kaj ĉi tiu spektaklo por la homaro estos enigmo nesolvebla por ĉiam. Kiam la blublanka lumglobo rapidege preterglitis, la vasta fajrmaro de la Suno sube malheliĝis. Kvazaŭ konkurboato preterglitus trankvilan akvon, la gravito de la nigra truo faris strekon V-forman sur la surfaco de la Suno, kiu disetendiĝis sur tuta hemisfero de la Suno antaŭ ol malaperi. La singularec-bombo frakasis protuberancon, kiu antaŭe leviĝis el la surfaco de la Suno kvazaŭ bela vualo milionojn da kilometroj longa. Pro la rapidega ekfrapo, la protuberanco disfrakasiĝis en aron da plasmaj vorticetoj gaje dancantaj… Post kiam la singularec-bombo preterpasis la Sunon, ĝi rapide mallumiĝis, kaj fine malaperis en la eterna nokto de la vasta kosmospaco.

 

“Ni preskaŭ detruus karbonbazan civilizacion.” la senatano diris, longe elspirinte.

 

“Tio jas estas neimagebla, ke ekzistas civilizacio de nivelo 3C en tia dezerta loko!” la flotokomandanto suspiris.

 

“Jes ja. Ĉu la Karbonbaza Federacio, ĉu la Silicibaza Imperio, nenies plano de civiliza ekspansio kaj kulturado inkluzivis ĉi tiun regionon. Se ĉi tiu estas civilizacio mem evoluinta, tio estas tre neordinara,” la ĉefdirektoro diris.

 

“Ŝipo Blu84210, restu plu en ĉi tiu planed-sistemo, kaj faru civilizan teston sur la tuta surfaco. Vian antaŭan taskon anstataŭos aliaj ŝipoj.” la flotokomandanto komandis.

 

Malsame ol iliaj ciferaj duplikatoj ekster la orbito de Jupitero, la infanoj en la montvilaĝa element-lernejo rimarkis nenion. Sub la kandela lumo en la lerneja dormejo, ili ploradis ĉirkaŭ la korpo de la instruisto. Oni ne sciis kiom longe ili ploris antaŭ ol la infanoj fine silentiĝis.

 

“Ni iru al la vilaĝo por informi la plenkreskulojn.” Guo Cuihua diris plorsingulante.

 

“Kio povos okazi?” Liu Baozhu diris kun kapo mallevata, “Kiam la instruisto vivis, ĉiuj vilaĝanoj tediĝis de li. Nun neniu eĉ volontis pagi por la ĉerkon!”

 

Fine, la infanoj decidis mem enterigi sian instruiston. Ili prenis sarkilojn kaj ŝovelilojn, ekfosis tombon en la monta tereno apud la lernejo, dum la brilaj stelaroj silente rigardis ilin en la tuta kosmo.

 

“Ho ĉielo! La civilizacio sur ĉi tiu planedo ne estas de nivelo 3C, sed 5B!!” rigardante la test-raporton senditan de la ŝipo Blu84210 mil lumjarojn for, la senatano mirkriis.

 

Bildo de nubskrapuloj en homa urbo ekmontriĝis en la kosmospaco super la flagŝipo.

 

“Ili jam komencis uzi atomenergion, kaj eniris kosmospacon per kemia propulso, eĉ vojaĝis sur la sateliton de sia planedo.”

 

“Kio estas iliaj fundamentaj karakteraĵoj?” la flotokomandanto demandis.

 

“Kiujn aspektojn vi volus sciiĝi?” demandis la deĵoranta oficiro de la ŝipo Blu84210.

 

“Ekzemple, kioma nivelo estas la memor-heredeco de la vivuloj sur ĉi tiu planedo?”

 

“Ili ne havas memor-heredecon, sed akiris ĉiun memoron post nasko.”

 

“Tiuokaze, kiamaniere iliaj individuoj interŝanĝis informon inter si?”

 

“Treege primitive, kaj tre rare. En ilia korpo estas tre maldika organo, kiu povas fari sonondon per vibrado en la atmosfero de ĉi tiu planedo el plejparte oksigeno kaj nitrogen, samtempe la sendata informo estas modulata en la sonondon, el kiu la ricevanto ankaŭ ricevas informon per membrana organo.”

 

“Kio estas la rapido de tiamaniera informsendo?”

 

“Proksimume po unu ĝis dek bitoj por sekundo.”

 

“Kio?!” ĉiuj sur la flagŝipo aŭdintaj tion ekridegis.

 

“Vere tio estas po unu ĝis dek bitoj por sekundo, kion ni ankaŭ ne kredis antaŭe, sed ni multfoje kontrolis.”

 

“Kapitano, ĉu vi estus idioto?!” la flotokomandanto koleregis, “Ĉu vi volus dir al ni, ke specio sen memor-heredeco, interŝanĝanta informon per sonondo inter si, kaj je neimagebla rapido de po unu ĝis dek bitoj por sekundo, tia specio kreis civilizacion de nivelo 5B?! Krome la civilizacio mem evoluis sen ajna kulturado de ekstera altcivilizacio?!”

 

“Sed, via moŝto, tio estas la fakto.”

 

“Sed en tia stato, la specio neniel povus akumuli kaj transdoni sciojn, tamen kion evoluo de civilizacio nepre bezonas!”

 

“Inter ili estas speco de individuoj de difinita qvanto, kiuj disvastiĝas en ĉiujn angulojn de la specio. Tiu speco de individuoj agis kiel perilo por transdoni sciojn inter du generacioj de vivuloj.”

 

“Tio ŝajnas kvazaŭ mito.”

 

“Ne,” la senatano diris: “En pratempo de la Laktovoja civilizacio, ja ekzistis tiu koncepto, tamen tre rare eĉ en tiu tempo, ke malmultaj scias pri tio, escepte de profesiaj esplorantoj de historio pri galaksia civiliza evoluado kiel ni.”

 

“Ĉu vi diris pri la individuoj transdonantaj sciojn inter du generacioj?”

 

“Ili nomiĝas instruistoj.”

 

“Instru — istoj?”

 

“Vorto de pracivilizacio jam malaperis antaŭ longe, tre neordinara, ke oni ne povas trovi ĝin en ordinara datumo de antikvaj vortoj.”

 

Tiam, la fokuso de la holografio sendita el la sunsistemo malproksimiĝis, montrante ke la blua Tero malrapide rotaciis en kosmospaco.

 

La ĉefdirektoro diris: “Dum la epoko de la Laktovoja Federacio, mem evoluinta civilizacio estas tre rara, kaj tiu, kiu povis evolui ĝis la nivelo 5B, estas unusola. Ni devas lasi ĉi tiun civilizacion pluevolui sen intermikso. Observado kaj esplorado pri ĝi ne nur helpos nian esploradon de pracivilizacio, sed ankaŭ povos inspiri la nuntempan Laktovojan civilizacion.”

 

“Tiuokaze ni foririgu la ŝipon Blu84210 tuj el la planed-sistemo, kaj deklaru kiel nevojaĝendan regionon la distancon cent lumjarojn longan ĉirkaŭ ĉi tiu stelo.” diris la flotokomandanto.

 

Sendormaj homoj en la norda hemisfero povis vidi ektremeton de la stela ĉielo, kiu originis de punto en la ĉielo, disvastiĝis rondforme al la tuta ŝtela ĉielo, kiu ŝajnis kvazaŭ trankvila lageto, kiam oni tuŝetis meze en akvo per fingro.

 

La tempospaca ondo farita de salto de la ŝipo Blu84210 jam multe malgrandiĝis kiam ĝi atingis la Teron, tiel ke nur ĉiuj horloĝoj fruis je tri sekundoj sur la Tero, kion ne povis percepti la homaro vivanta en la tridimensia spaco.


16

Vidu Vikipedion.

17

Vidu Vikipedion.

bildo de gb2312


povigita de