Ensaluto

Vilaĝa Instruisto (7/8)

Ĉapitro Sep

 

“Tre bedaŭrinde,” la ĉefdirektoro diris, “ke sen kulturado de altnivelaj civilizacioj, ili devos limiĝi en sublumrapido kaj tridimensia spaco du mil jarojn plu. Nur post minimume mil jaroj ili povos mastri kaj utiligi neniigan energion, nur post du mil jaroj ili povos komuniki per multdimensia tempospaco. Se temas pri kosma vojaĝo per superspaca salto, tio eble okazos post kvin mil jaroj. Nur post almenaŭ dek mil jaroj ili ekhavos la bazan kriterion por aliĝi al la familiego de karbonbazaj civilizacioj en la Laktovojo.”

 

La senatano diris: “Ĉi tia soleca evoluado de civilizacio nur okazis dum pratempo de la Laktovojo. Se la antikvaj registroj estas veraj, miaj pratempaj antaŭuloj vivis en profunda maro de oceana planedo. Post nekalkuleblaj dinastioj en la malluma mondo, komenciĝis grandega esplora projekto. Ili lanĉis la unuan eksterspacan ŝipon, kiu estis travidebla flosforta globo, kaj flosis ĝis la marsurfaco post longega vojaĝo. Tiam estis ĝuste noktomezo, kiam la antaŭuloj en la globo ekvidis stelan ĉielon la unua fojon … Vi povas imagi, kiel grandioza kaj mistera tio aspektis al ili!”

 

La ĉefdirektoro diris: “Tio estis reviga epoko, kiam polvereca planedo estis senlime vasta mondo por la antaŭuloj, kaj sur la verda maro kaj purpura herbejo, la antaŭuloj respektege frontis la stelarojn… Tian senton ni jam perdis antaŭ dek milionoj da jaroj.”

 

“Tamen mi nun retrovis ĝin!” la senatano diris, montrante la bildon de la Tero. Sur ŝia blua kristala globo ŝvebis neĝblankaj nubstrioj, ke li sentis, ke ŝi ŝajne tre similas al speco de bela perlo el la maro de lia antaŭula planedo, “Rigardu ĉi tiun mondeton. Vivuloj sur ŝi vivas siajn vivojn, revas siajn revojn, sciantaj nenion pri nia ekzisto, pri milito kaj detruo en la Laktovojo. Universo por ili estas senlima fonto de espero kaj revo. Tio ja similas al balado el pratempo.”

 

Li vere ekĉantis. Saĝ-kampoj de ili tri unuiĝis, kun rozaj ondoj krispiĝantaj. La balado transdonita el neimageble fora pratempo sonis lontana, mistera kaj morna. Per la superspaco, ĝi dissendiĝis tra la tutan Laktovojon. En ĉi tiu nebulozo konsistanta el pli ol cent miliardoj da steloj, nekalkuleblaj vivoj sentis sin varmaj kaj trankvilaj, kiaj sentoj jam perdiĝis antaŭ longe.

 

“La plej nekomprenebla eco de la universo estas, ke ĝi estas komprenebla,” la ĉefdirektoro diris.

 

“La plej komprenebla eco de la universo estas, ke ĝi estas nekomprenebla,” la senatano diris.

bildo de gb2312


povigita de