Eventoj
| ĵaŭ | ||
|---|---|---|
Internacia Junulara Festivalo 2010 okazos en Roncegno, mirinda montara urbeto je 570 metroj super marnivelo, je la norda flanko de la valo Valsugana, unu el la plej belaj de la tuta itala regiono Trentino, en la nord-oriento de Italio. (Se vi interesiĝas pri kiel atingi la lokon, vizitu la paĝon pri la festivalejo.) De la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Kultura tutmondiĝo". La temo estos debatita en prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kun la plej elstaraj anoj de la itala kaj internacia E-movado. (Se vi interesiĝas pri tiaj enuaj aferoj, vizitu la paĝon pri la ĉijara temo.) Sed IJF estas ankaŭ multo alia! Kursoj pri dancado, pentrado, sindefendo, origamo, sudokuo kaj tiel plu; kurso de la itala por eksterlandanoj; ekskursoj en la ĉirkaŭaĵoj; kaj, vesperee, koncertoj, teatraĵoj en Esperanto, noktaj promenadoj. Ĝis la noktofin' aktivas drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon. | ||
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
- Biblio-kredantoj
- D-rino Ursula Niesert: Laborgrupo Vikipedio
- Komuna tagmanĝo
- D-rino Ursula Niesert: „Enkonduko en la Esperanto-Vikipedion“
- Dr. Ursula Niesert: „Wikipedia: mehr als nur ein Lexikon“
- Festo de la minerala akvo
- Internaciaj Rilatoj
- Internacia Junulara Esperanta Lingvotendaro
- Eterne Rima en Varsovia Vento
- Feriu en Katalunio
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Ŝerco: Barbo
- Lord' Kaŝmoro [unua ĉapitro]
- Genetika dispozicio por alkohola dependeco
- 'Kumiho', la Vampiro de Koreujo
- GRAVAY SUPLEMENTAY RIMARKOY POR ENKONDUKO EN GLOBALA LINGVO
- Benny Morris korektas tiujn kiuj citas lin pri la milito 1947-49
- La semo povas esti eĉ ŝtono
- Baldaŭ aperos: La mondo en guto da akvo
- artikolo: Georges LEMAÎTRE
- Ĉu vere virinoj estras la ŝtaton pli bone ol viroj?

