Esperanto.com: nia komunumo

Eventoj

Elektu eventajn terminojn filtrante per
« Lundo aprilo 05, 2010 »
lun

Internacia Junulara Festivalo 2010 okazos en Roncegno, mirinda montara urbeto je 570 metroj super marnivelo, je la norda flanko de la valo Valsugana, unu el la plej belaj de la tuta itala regiono Trentino, en la nord-oriento de Italio. (Se vi interesiĝas pri kiel atingi la lokon, vizitu la paĝon pri la festivalejo.)

De la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Kultura tutmondiĝo". La temo estos debatita en prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kun la plej elstaraj anoj de la itala kaj internacia E-movado. (Se vi interesiĝas pri tiaj enuaj aferoj, vizitu la paĝon pri la ĉijara temo.)

Sed IJF estas ankaŭ multo alia! Kursoj pri dancado, pentrado, sindefendo, origamo, sudokuo kaj tiel plu; kurso de la itala por eksterlandanoj; ekskursoj en la ĉirkaŭaĵoj; kaj, vesperee, koncertoj, teatraĵoj en Esperanto, noktaj promenadoj. Ĝis la noktofin' aktivas drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon.

http://iej.esperanto.it/ijf/2010/index.eo.php

Klerigsesioj de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro (studmoduloj por spertiĝi pri Esperanto-gramatiko, literaturo, kulturo kaj metodiko) okazos dum PSI (Printempa Semajno Internacia) en Germanio, en St. Andreasberg (proksime al Herzberg am Harz). Eblos trapasi ankaŭ UEA ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2, C1. La parola parto estos iam dum la semajno, la skriba okazos la 8an de aprilo inter 13:30-17:30. (Eblas aliĝi ankaŭ nur al la parola parto aŭ nur al la skriba.) Aliĝilon vi trovas ĉe http://edukado.net aŭ bv. anonci vin ĉe Zsófia Kóródy per http://ic-herzberg.de Kontakto.

Detaloj pri la ekzamenoj sur la paĝaro de PSI http://www.esperanto.de/psi/news/lingva-ekzamen-oferto-dum-psi.-aligu-nun

Detaloj pri la studsesioj/klerigmoduloj ĉe http://esperanto.de/agei Instruistaj kursoj