Esperanto.com: nia komunumo

Eventoj

Elektu eventajn terminojn filtrante per
« Sabato majo 22, 2010 »
sab

Ĉijare la renkontiĝo okazos en la banurbo Trenčianske Teplice (en la feria centrejo OLIWA), proksime de la limo kun Ĉeĥio, eblas vojaĝi per trajno aŭ buso direkte el Bratislava.

Parto de programo estos kongreso de SKEF, elektoj de nova estraro de SKEJ kaj ĉiujara deklaro de la rezultoj de du enketoj - Esperantisto de la jaro kaj Ago de la jaro. Planata estas krom multaj aliaj aferoj ankaŭ vizito de la banloko.

Prezoj estas malaltaj, 15 € / tago por persono inkluzivas kaj loĝadon, kaj manĝadon.

Bonvenaj estas ankaŭ ĉiuj alilandaj esperantistoj! Ĉiu alilandano ricevos senpage slovakan konversacian manlibron en Esperanto, kiun li/ŝi povos utiligi ankaŭ dum aliaj vizitoj de nia lando Wink

La aranĝon organizas Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kune kun Slovakia Esperanta Federacio (SKEF). Pliajn detalojn pri la programo kaj kontaktojn eblas trovi en la paĝaro de SKEJ.

Komenco: 22 majo 2010 15:00

La oka Mez-kanada Renkontiĝo en Esperanto (MeKaRo) okazos en Tririvero, de la 22-a ĝis la 24-a de majo 2010. Kaŭze de la malgrandeco de la kvankam tre agrabla centra Tririvero, ĉiuj vizitoj kaj aktivecoj okazos en la samaj ĉirkaŭoj, krom du malĉefaj vizitoj sabate matene. Nia renkontloko estas la Maison Hertel, klasiita historia monumento, kaj trovita en la malnova Tririvero, ĉe 802, des Ursulines. La kosto por ĉiuj aktivecoj, krom tiuj de dimanĉo matene, estas 20$ per persono, pagebla ĉe la alveno. Rabatita prezo estas disponebla por la studentoj kaj la senlaboruloj;

Informiĝu kaj aliĝu ĉe:

http://www.esperanto.qc.ca/eo/mekaro8