"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la deka NR, ĉi-foje en
Bitburg, urbo proksime al Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Samtempe okazos la tria
Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj bone funkcias - venontfoje estos supozeble iom pli da specialaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. La domo havas tri etaĝojn kun dormĉambroj - ni antaŭvidas doni unu el ili al la NIS-partoprenantoj. (La du aliaj laŭplane dividiĝos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)
Internacia partoprenantaro
En la sep pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR), lastfoje kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 120 kaj 194 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenis kutime trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe tri kvaronoj venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.