32-a BAVELO-Seminario

Bazaj informoj pri la aranĝo

17 Sep 2010 - 19 Sep 2010
Lando Urbo/loko
- -
Tipo de evento
Kursoj, instruado, trejnado
Proksimuma kvanto da partoprenantoj

Pri la aranĝo

BAVELO (Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo) ankaŭ ĉi-jare proponas kursojn kun entuziasmigaj instruistoj por komencantoj (A1, A2) kaj progresintoj (Paroliga). Kaj por "spertaj Esperantistoj" okazos enkonduko en la multajn uzeblecojn de Vikipedio, kaj invito al redakta kunlaboro en la teamo de ĝiaj honoroficaj redaktantoj. Konatiĝu kun Vikipedio, kiel leksikono, kiel helpilo por tradukoj, kiel kolekto de fak-tekstoj por ampleksigi kaj profundigi vian vorttrezoron, kaj ekspertu plie pri la fascina kreiva mondo de propra kunlaboro en ĉi-tiu internacia enciklopedio.

La ekskursoj montras la plej belajn kaj interesajn flankojn de la barok-urbo Rastatt kun la palaco kaj la kazematoj, kiuj ludis gravan rolon en la Badena Revolucio de 1849 kaj nur antaŭ mallonge estis denove faritaj alireblaj helpe de hobiaj historiistoj.

Lasta novaĵo: Marek Blahuš, konata pro sia multflanka Esperanto-agado, aliĝis al la rondo de la prelegontoj.

Pliajn detalojn vi trovos en la oficiala aliĝilo: PDF-dosiero.

Bildo de aranĝo

 

Loko

Javascript is required to view this map.
 

32-a BAVELO-Seminario

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de