77a Itala Kongreso de Esperanto

Bazaj informoj pri la aranĝo

21 Aug 2010 - 28 Aug 2010
Lando Urbo/loko
Italio Linjano
Tipo de evento
Landa kongreso
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
100-300

Pri la aranĝo

 

 

june Sune Kune

La Itala Kongreso de Esperanto, ĉijare pli granda, pli junula, pli internacia! Ĉu vi volas pasigi semajnon plaĝumante ĉe la belega Adria maro? Itala maro atendas vin en Linjano Orsabla! Ĉu vi volas satigi vian stomakon per itala kuirarto en itala proverbe fama vina regiono? Venu al Itala Kongreso en Friulo! Ĉu vi volas lerni kiel instrui Esperanton aŭ okupiĝi pri Eŭropo? Bonajn seminariojn vi trovos en Linjano! Ĉu vi volas ĝui la belon de nordorienta Italujo per ekskursoj al la unika Venecio kaj la eŭropega Triesto? De Itala Kongreso ni kondukos vin al la plej belaj tieaj lokoj! Ĉu vi volas trovi viajn italajn amikojn kaj kune ĝui ĉemaran semajnon? Venu al ni en Italan Kongreson! Ĉu vi volas lerni la italan lingvon aŭ Esperanton? Intensivaj kursoj de la itala kaj de Esperanto (por komencantoj kaj por progresantoj) okazos en Linjano! Ĉu vi volas danci en granda rondo kun la homoj el la tuta mondo dum mojosa JoMa koncerto? Ĉe-estu lian koncerton en Linjano! Sed por plej bone kune umi tiun semajnon ni bezonas VIN!

 

http://italakongreso.esperantoitalia.it/

La kongresa temo
Kiel kongresa temo por 2010 estas elektita
«Lingvaj rajtoj en la Eŭropa multkultura socio».
Al ĝia diskuto estos dediĉata unu el la kongresaj seminarioj.

La jubileo de IEF
FEI - Federazione Esperantista Italiana, la oficiala itallingva nomo de IEF, estis fondita en Florenco en 1910.
Ĉi-jare do la organizita itala Esperanto-movado festas sian centjariĝon.
La evento, kiu estos festata plurloke tra la tuta lando kaj tra la tuta jaro, ricevos sian apartan atenton ankaŭ dum la Itala Kongreso, per ampleksa sesio dediĉita kaj al rememoroj kaj, ĉefe, al planoj por la ceteraj jarcentoj.


Dum la Kongreso okazos jenaj ekskursoj ( Tt , tio estas Tuttagaj kaj Dt , tio estas Duontagaj):
Tt1 - Venecio Merkredo 2010.08.25a, 8h30-20h00
Tt2 - San Daniele del Friuli Merkredo 2010.08.25a, 8h30-20h00
Tt3 - Treviso kaj la venetiaj vilaoj Vendredo, 2010.08.27a, 8h30-20h00
Tt4 - Udine kaj Cividale Decidota tago, 2010.08.xx, 8h30-20h00
Tt5 - Triesto Decidota tago, 2010.08.xx, 8h30-20h00
Dt1 - Natura rezervo de rivero Stelo Lundo, 2010.08.23a, 8h30-13h00 € 16,00
Per la motorŝipo "Saturno" ni vizitos la lagunon de Marano, kun sia Natura Regiona Rezervo "Elfluejo de Rivero Stelo".
Ĝi jam fariĝis unu el la naturaj vidindaĵoj plej aprezataj kaj taksataj nen nur de Italujo sed de tuta Eŭropo, kiu altiras ĉiujare milojn da vizitantojn.
Dum la ekskurso, Adriano kaj lia ŝipanaro provizos al vi veran praktikan lecionon pri eĥologio. Estos sekve neforgesebla sperto kaj por la junaj kaj por la malpli junaj vizitantoj, por la naturamantoj kiel por kiu deziras pasi tagon en agrabla kunesto, kreante al si novajn amikecojn kaj fortikigante la jamajn, ankaŭ profitante la etoson kiun kreos Adriano per sia gajo kaj per sia gitaro.
Dt2 - Palmanova kaj Grado Decidota tago, 2010.08.xx, 14h00-20h00
Dt3 - Gorico kaj Redipuglia Decidota tago, 2010.08.xx, 14h00-20h0

http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Bildo de aranĝo

 

77a Itala Kongreso de Esperanto

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de