Ĉi-jare okazos jam la naŭa Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE), de la 23-a ghis 30-a de julio 2011. Ni chi-foje kunvenos rande de la vilaĝo Kirchähr, en la regiono Westerwald, proksime de Montabaur, oriente de Koblenz.
SOMERE 2011
Ĝui en bela naturo
Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en internacia rondo? Ĉu vi ŝatos ĝui kamparan vivon dum semajno fine de julio, apud rivereto? Tiam:
Venu SOMERumi kun ni!
http://www.esperantoland.org/somere <http://www.esperantoland.org/somere/>
Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de deko da jaroj aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu do al aranĝo de EsperantoLand' por sperti la internacian etoson kaj praktiki Esperanton de mateno ĝis vespero. Okazos kursoj por komencantoj kaj konversacia rondo por progresantoj. Ekster la kursoj estos daŭra ebleco uzi Esperanton dum la manĝoj kaj dum leĝera kafumado aŭ teumado, dum promenoj, ekskursoj kaj programofertoj en la domo kaj ĝardeno.
Apuda rivereto, promenoj - kaj multa babilado
La domo troviĝas apud rivereto en plaĉa valo, kiu invitas al promenoj kaj ĝuado de la naturo. Ni certe havos diversajn ekskursojn kaj en la domo kelkajn prelegojn - la programo kunmetiĝos iom post iom.
En domo aŭ tendo
La tranoktado estos laŭ via plaĉo: Ĉu en la domo aŭ en tendo apud la domo (aŭ eble en via loĝaŭto)? Vi povas elekti!
Kelkaj homoj jam aliĝis
Venonta limdato: 26-a de junio
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj - se vi ŝatos - aliĝi; venonta limdato estas la 26-a de junio. Jam kelkaj aliĝintoj troviĝas sur la paĝo de http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere9.php - aliaj jam
anoncis sian intencon veni.
La informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE troveblas en la reto en Esperanto http://www.esperantoland.org/somere/ kaj en la germana, http://www.esperantoland.org/somere/index_de.shtml .
Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE. Ni ĝojos vidi vin kaj komune pasigi belajn tagojn :-)
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
SOMERE
Internacia Kongreso (IK)
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
http://www.esperantoland.org