APERO-7

Bazaj informoj pri la aranĝo

22 Feb 2013 - 24 Feb 2013
Lando Urbo/loko
Rusio Moskva regiono. Ripozejo "Jerŝovo"
Tipo de evento
Alia aranĝo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
50-100

Pri la aranĝo

APERO estas tradicia aranĝo de Moskva junulara E-Klubo “MASI” (nun - Moskva Esperanto-Asocio "MASI").
Ĝi pasas unufoje jare, februare-marte, kaj estas dediĉita al la naskiĝtago de la klubo (24.02.1995).
En la jaro 2013, la 22-24-an de februaro, okazos la 7-a APERO - venu kunfesti la 18-an datrevenon de la klubo!!!

CELO: paroligo de esperantemuloj, klerigo de scivolemuloj, kutimigo de novuloj al modela E-parolanta E-renkontiĝo, aktivigo kaj inspirigo de MASIanoj kaj aliaj partoprenantoj por plia E-studado kaj agado, aktivado kaj ripozo en amika kaj ĝojiga E-etoso.

CELGRUPO:
- kursanoj de la baza E-kurso “FaRo” kaj aliaj E-kursoj de EK MASI;
- membroj de la E-Klubo “MASI”;
- memlernantoj de Esperanto, aspirantaj la lingvan praktikon.

NEMALHAVEBLAJ KONTRIBUANTOJ:
- fluparolantaj esperantistoj, kontribuantaj al la kleriga kaj distra programo.

ALIAJ PARTOPRENANTOJ:
- kursanoj de ĉiaspecaj E-kursoj, al EK MASI ne apartenantaj;
- ĉiuj esperantemuloj, serioze agorditaj progresi en Eo kaj E-kulturo;
- ĉiuj bonparolantaj esperantistoj.

MALRAJTAS PARTOPRENI:
- malbonparolantoj Ee, ne kapablaj prizorgi sian ekziston sen uzi la rusan aŭ alian lingvon, krom Eo;
- bonparolantoj Ee, kiu transiras de Eo al alia lingvo, komunikiĝante kun APERO-partoprenantoj;
- etos-rompantoj, skandaluloj, klaĉuloj kaj malsimpatiantoj al Esperanto, EK MASI, ĝia agado kaj ĝiaj membroj;
- eksaj APERO-partoprenintoj, rompintaj la Lingvan Disciplinon aŭ amikan etoson;
- homoj, ne aliĝintaj anticipe kaj ne ricevintaj konfirmon de la organizantoj pri sia partopreno.

LINGVA DISCIPLINO
estas sindevigo paroli dum la aranĝo kun APERO-partoprenantoj ĉie kaj ĉiam nur Esperante. E-neparolantoj traktu la aranĝon kiel trejnadon pri mutuloj, kiuj kapablas eldiri nur tion, kion ili povas vortumi en Eo. Ili rajtas uzi ajnan helpilon, inkluzive pli spertajn homojn.

Tri lastajn fojojn la evento okazis en la apudmoskva ripoz-bieno “Jerŝovo” (apud la urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo), kie ĉiuj partoprenantoj loĝas surlite en unu dometo, sen iuj fremduloj, kaj ĉiuj programeroj (krom la surkortaj) pasis endome.

Kvanto de la partoprenantoj – 43 homoj. La aliĝperiodo gaŭras 2 monatojn antaŭ la komenco de la aranĝo kaj finiĝas semajnon antaŭ ĝi. Anticipa aliĝo kaj neredonebla antaŭpago (10% de la tuta bazeja prezo) nepras. Pri nealiĝintoj la organozantoj ne zorgos.

Ĉiu APERO-partoprenanto devas konfirmi konatiĝon kaj konsenton kun tiuj ĉi reguloj.

 

Pliaj detaloj:

http://vk.com/apero_ek_masi

Bildo de aranĝo

 

Loko

Javascript is required to view this map.
 

APERO-7

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de