Esperanto.com: nia komunumo

Hungaria Esperanto-Kongreso

Informoj pri evento

3 Nov 2011 - 6 Nov 2011
Lando Urbo/loko
Hungario Szolnok
Tipo de evento
Nacia aranĝo kun varia programo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
100-300

Pri la evento

Karaj Samideanoj!

Denove plena de travivaĵoj esperantaj staras malantaŭ ni la somero, ni partoprenis en Kopenhago UK-n, en Jászberény IJL-n, la aranĝojn de la Grupo Danubkurbiĝo kaj de la taĉmento ERE, la fakrenkontiĝojn de la fervojistoj kaj de la medicina grupo - estas malfacile listigi ĉiun aranĝon! Sed la somero ankoraŭ ne estas for, antaŭ ni staras IJS, organizita de la junularo.

Jam antaŭlonge ni povis partopreni plurtagan, memstaran, tradiciojn gardantajn kongreson, kaj por tio, ke ne estu doloriga la fino de la somero, ĝoje ni anoncas, ke Hungaria Esperanto-Asocio, kune kun la Hungara Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Hungara Esperanto-Junularo, Landa Medicina Esperanto-Fakgrupo, kaj Hungara Fervojista Esperanto-Ligo organizas Landan Kongreson.

Inter la 3a kaj la 6a de novembro 2011, ĉiun ni atendas en Szolnok (naskiĝurbo de István Bergendy kaj Enikő Détár).

Kelkaj allogaĵoj el la programo: rigardado de steloj en la Observejo de Steloj, Libroservo, konkursoj, esperanto-koruso, urborigardado, fakaj kaj sekciaj kunsidoj, ludoj, literatura kafejo, bankedo.

Se vi havas demandojn, turnu vin al ni!
http://users.atw.hu/hungarakongreso/eo.html

La organizantoj

 














Hungaria Esperanto-Kongreso

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.