Internacia Ekskurso de Katmando 2013

Bazaj informoj pri la aranĝo

13 Nov 2013 - 26 Nov 2013
Lando Urbo/loko
Nepalo Katmando-Pokhara-Chxitauxn - Dargxiling - Sikkim
Tipo de evento
Internacia aranĝo kun varia programo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
10-50

Pri la aranĝo

 

 

 
 
 
 
 
 
 
 
 
Internacia Ekskurso de Katmando 2013
(13a de novembro – 26a de novembro 2013)
    1.    2013/11/13
      1. Alveno
      1. Internacia vespero
    1.    2013/11/14
      1. Pashupati/ Sujamvu, Bhaktapur
      1. Prelego pri Nepala societo/ kulturo/ politiko
    1.    2013/11/15
      1. Khokana, botanika ĝardeno de Godavari
      1. Seminario pri Espranto movado en Nepalo
    1.    2013/11/16
      1. Veturo al Pokhara
      1. Perflosa rajdo sur rivero Triŝuli
      2. dormas en Pokhara
    1.    2013/11/17
      1. Promeno en Pokhara
      1. Dormas en Pokhara
    1.    2013/11/18
      1. Veturo al Ĉitaŭn
      1. Kultura programo de Tharuoj
      2. Dormas en Ĉhitaŭn
    1.  2013/11/19
      1. Promeno sur elefantoj en nacia partko
      1. Dormas en Jhapa
    1.  2013/11/20
      1. Trapasos la landlimon
      1. Veturos per montara trajno
      2. Dormas en Darĝiling
    1.  2013/11/21
      1. Promenas en Darĝiling
      1. Vetiuros al Sikkim
    1.      2013/11/22
      1. Promenos en Sikkim (Rumtek Gomba)
    1.   2013/11/23
      1. Promenas en Sikkim (Ĉangu Lago)
    1.   2013/11/24
      1. Veturo al Biratnagar
      1. Flugas al Katmando
    1.  2013/11/25
      1. Libera tago en Katmando
      1. Nacia vespero
    1. 2013/11/26
      1. Forflugo 
Nepalaj esperantistoj prezentas internatican progarmon. Estos la okazo vojaĝi en Nepalo en esperanta etoso kaj kune vojaĝi ankaŭ preter la landlimo – ni kune vojaĝos ne nur ĉirkaŭ nepalaj montoj sed ankaŭ en najbaraj landoj kaj renkontos esperantistojn tie.

Nepalaj Esperantistoj okazigas Internacian Ekskurson de Katmando (IEK)n en novembro 2013.

La celo de la programo estas :
1. Diskonigi Esperanto-movadon de Nepalo al la mondo.
2. Krei ponton inter esperantistoj de Nepalo kaj aliaj landoj.
3. Diskonigi kulturon de Nepalo al la mondo.
4. Krei kulturon de kunvojaĝo.
5. Vojaĝi preter la landlimo de Nepalo.
6. Kunlabori kun esperantistoj de aliaj sudaziaj landoj por la aranĝo.

Nepalaj esperantistoj kaj freŝa aŭtuno bonvenigos vin. Dum la programo, ni promenos en kelkaj gravaj historiaj kaj religiaj centroj de la valo Katmando, ankaŭ la ĉefurbo nepala. Ni vidos religiajn sanktejojn de Nepalo - Paŝuapati kaj Sujamvu, historian palacon, vilaĝon kaj botanikan ĝardenon.

Ni havos du komunajn prelegon - pri societo kaj Esperanto-movado. En unua parto la partoprenantoj prelegos pri societoj de siaj landoj. En la dua parto, oni prezentos skizon de Esperanto Movado de siaj landoj. Venos kialoj de sukceso kaj malsukceso de Esperanto-movado en niaj landoj kaj ni diskutos kiel disvastigi la internacian lingvon en niaj ĉirkaŭoj. Ni esploros eblecon de aliaj flankoj de kunlaboro.

Perbuse ni veturos ekster la urbo laŭ la rivero Trishuli. La rivero fluas rapide laŭ la roka valo kaj portas malvarman glacian akvon de la Himalajo. Ni povos ankaŭ naĝi en la rivero. Ni estos malsekaj…kaj ĝuos tri horan aventuron sur speciala boato. Post ripozo en la riverbordo, ni restos apud Ĉitaŭn Nacia Parko. Matene ni promenos en la nacia parko sur elefanto-dorso kaj ripozos. Poste ni plu veturos orienten ĝis la landlimo de Barato.

Akompanos nin barataj esperantistoj en la urbo de Sigurio. Kune ni veturos laŭ la serpentaj fervojoj per historia himalaja lokomotivo ĝis la urbeto Darĝilingo. La fervojo estis kontsruita en 1881 kaj estas ĉirkaŭ 86 kilometroj longa. Ĝi funkcias ankaŭ hodiaŭ per la vapormotoro kaj nun ĝi estas agoniskita de UNESKO kiel mondheredaĵo. Dum unu tago vi promenos en diversaj vididaĵoj de la monta urbeto. Ĝi situas je la alteco de 2050 metroj kaj pro ĝia beleco kaj la britoj, dum ilia reĝado, elektis ĝin por loĝi dum somero.

Poste ni veturos al la urbeto Gangtoko, la ĉefurbo de provinco Sikimo, kiu situas je la alteco de 1,437 metroj. Ĝi estas konata pro pura aero, etna diverseco kaj bona adminstrado. Ĝis la jaro 1975, ĝi estis sendependa reĝlando. Ni turismos en historia palaco, budhismaj monaĥeoj kaj belaga lago Cangu.

De Gangtoko vi veturos al alia urbeto Kalingpongo kaj denove vi estos en belagaj valoj de Miriko kaj Pashupatinagaro kie troviĝas vastaj teo-farmoj. Je la fino vi reflugos al Katmando.

Lacaj, vi ĝuos tradiciajn dancojn de diversaj partoj de Nepalo en Katmando. Almenaŭ dum unu tago, vi gŭos gastigadon ĉe lokaj esperantistoj, por ke vi koni ordinaran vivmanieron de nepalanoj.

Centroj de allogoj:
•Internacia vespero • Pashupati • Sujamvu • Bhaktapur • Prelego pri nepala societo/ kulturo/ politiko • Khokana • Godavari botanika ĝardeno • Seminario pri Espranto movado en Nepalo • Perflosa rajdo sur rivero Trishuli • Rajdo sur elefanto-dorso en Ĉitaŭn Nacia Parko • Silgudi • Monta vapor-trajno • Darĝilingo • Tigro-Monto • Batasia Loop • Ghoom Monaĥejo • Padmaja Naidu Himalaja Zoologika Parko • Himalaja Instituto de Montgrimpado • Teo-ĝardeno • Tenzing Roko • Refuĝejo por tibetanoj • Japana Templo (Paco-Pagodo) • Kalimpongo • Gangtoko (Sikimo) • Instituto of Tibetologio • Dorĉul Ĉorten Stupao • Rumtek monaĥejo • Directorejo de Manfaritaj Artaĵoj • Lago Cangu • Miriko • Teo-ĝardeno de Ilamo • Nacia vespero • Loĝado en hejmoj de lokaj esperantistoj.

La tuta programo estos 15 taga. Ĝi okazos en la novembro 2013. Ni prezentos detalan programon, prezon ktp baldaŭ. Bonvolu viziti jenan retpaĝon kaj kontakti nin por detalaj informoj.

 
 
 


 


Oraganizanto:
Nepalaj Esperantistoj
Kunlaborante kun Acme Travels (Pvt.) Ltd.
Thamel, Katmado, Nepalo.
Respondeculoj:
Narendra Raj Bhattarai, nrespero@gmail.com
Poshraj Subedi, pos.subedi@gmail.com
Razen Manandhar, razeno@gmail.com
Bonvolu viziti nin ĉe http://ekskurso.blogspot.com

 

Bildo de aranĝo

 

Internacia Ekskurso de Katmando 2013

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de