Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2010
Santa Cruz del Norte (kubo)
Aktivado en evento
Fotoj de la evento
Pri la evento
Kun plezuro la kubaj gejunuloj invitas vin partopreni en la venonta IJK en Kubo (24-31 julio) en la alloga kampadejo Los Cocos kiu troviĝas en Jibacoa, Santa Cruz del Norte, La Habana. La IJK-ejo havas kapaciton por 400 personoj. Tie vi povas trovi bibliotekon, filmejon, naĝejon kaj aliajn amuzajn eblecojn.
En tiu ĉi kampadejo oni povas praktiki sportojn kaj ĝui la strandon, kio kombineblas kun aliaj naturaj kaj aventuraj aktivecoj. Kampadejo Los Cocos estas ĉirkaŭita de etaj altaĵoj kun abundo de floro kaj faŭno.
Ĝi troviĝas en la norda marbordo de Kubo, 45 kilometrojn for de Havano, meze de la vojo de Havano al banloko Varadero.
Pro la privilegia pozicio, ĝiaj komfortaj bangaloj kaj ĉirkaŭa medio, multaj vojaĝantoj dezirantaj paŭzon restas dum kelkaj tagoj en tiu ĉi turismejo antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon.
Loko
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Tjeri
- Nefii

