Esperanto.com: nia komunumo

Internacia Junulara Semajno (IJS) 2010; Hungario, Pécs ["pecx"]

Bonetosa internacia kunveno de esperanistaj junuloj - kiel kutime, en Hungario, jam la 21-an fojon

Aktivado en evento

Fotoj de la evento

Pri la evento

Ĉu vi ŝatus havi neforgeseblan someron, amuziĝi kaj interkonatiĝi kun aliaj esperantistoj? Tiam anoncu vin al tiu ĉi bonetosa junulara aranĝo!

Atendos vin...
- la ĉi-jara Kultura Ĉefurbo de Europo,
- plijunigita organiza teamo kun freŝaj ideoj kaj
- multaj interesaj programoj: diversaj danc- kaj lingvokursoj, freneza Verda Balo, tuttaga ekskurso al belega gutŝtona groto, Barda vespero, ekscita sporta tago, gaja koncerto kaj ankoraŭ multaj aliaj  amuziĝeblecoj.

Kompreneble ankaŭ ĉi-foje okazos la tradicia akvobatalo kontraŭ la fajrobrigadistoj, do ne forgesu hejme vian akvopafilon! ;-)

Por pli detalaj informoj kaj aliĝilo vizitu la retpaĝon de IJS ĉe la sekva adreso: www.ijs.hu.

 

Loko

Javascript is required to view this map.