JER 2010 Tiszafüred - Hungario

Bazaj informoj pri la aranĝo

26 Mar 2010 - 28 Mar 2010
Lando Urbo/loko
Hungario Tiso
Tipo de evento
Internacia aranĝo kun varia programo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj

Pri la aranĝo

Ĉiujare okazantan aranĝon en 2010 ni organizos fruprintempe, ke eĉ tiuj junuloj povu veni, kiuj ĉi-jare faras abiturientan ekzamenon en la hungaraj mezlernejoj. Sekvante la tradicion de la pasintaj jaroj, eĉ nun eblos partopreni parolan prov-ekzamenon. Se ankaŭ vi ŝatus trejni vian Esperanto-konon, interkonatiĝi kun la Esperanta vivo, uzi la lingvon, ekkoni la urbon Tiszafüred kaj la tie loĝantajn esperantistojn, tiam JER estas la perfekta kunveno por vi!

La aranĝon plejparte hungaroj partoprenos, sed ni atendas eĉ el la najbaraj landoj konatulojn, geamikojn, kiuj deziras rigardi la vekiĝantan naturon sur la bordo de nia belega "blonda" riverego fine de marto, kiam jam la cikonioj, hirundoj kaj aliaj tre belegaj birdoj reflugas al nia teritorio de sudaj regionoj.

Tiszafüred

Tiszafüred, havanta 11000 loĝantojn, situas sur la bordo de la Tisza, rande de Hortobágy. La riverego Tisza ankaŭ ĉiam havis gravan rolon en la vivo de la urbo. Tiszafüred estas la plej granda loĝloko kaj turisma centro de la Tisza-laga regiono. La urbo kaj sia ĉirkŭaĵo estas favorata ripozejo kaj ĝi garantias trankvilecon por la gastoj, kiuj sopiras la kvietan belnaturon. La vizitantoj  tie havas eblecon por rajdi kaj partopreni rajdajn kaj biciklajn  ekskursojn apude de la serpentuma riveroTisza. Kiuj unufoje admiras ĉi tiun pitoreskan naturon, tiuj enamiĝinte de jaro ĝis jaro revenas ĉi tien. Apud la Tiso nia urbo havas alian grandan trezoron, la termoakvon, la turistojn atendas ankaŭ la termalbanejo, en kiu troveblas naĝbaseno, strandbaseno kaj kovrita termostrando, kies 39 grada alkala-hidrogena-karbonata akvo eminente taŭgas por regeneriĝi kaj kontraŭ diversaj movorganaj, reŭmatologiaj malsanoj. Pri la tranoktejoj por la gastoj zorgas unu belega riverborda hotelo, familecaj pensionoj, altnivelaj kampingoj kaj la privatsferaj loĝejoj. La interesiĝantoj pri la popolkulturo povas ekkonatiĝi kun multe da jaroj fama potfaristeco de Tiszafüred, oni povas spekti Muzeon „Kiss Pál" kaj la regiona dom-muzeon „Nyúzó Gáspár".Ankaŭ nuntempe funkcias en nia urbo du famkonataj potfaristaj metiejoj. La tiefaritaj folklorartaĵoj gardas la belan memoron pri la ripoztempo, pasigita ĉi tie. La favora situo de la urbo ebligas por la turistoj ke ili povu ekkoni ankaŭ la kuriozaĵojn de la ĉirkaŭaĵo. Apud la koloraj programoj ĉiun elkore atendas la plej granda fiŝkaptista paradizo de Hungario!

Ni elkore atendas vin al JER!
Alligite mi sendas la planitan programaron.
Alliĝu:
www.esperanto.5mp.eu (hejmpaĝo, de la grupo de Tiszafured, hungare-ankorau)
Amikrondo de Tiszafüred

Bildo de aranĝo

 

JER 2010 Tiszafüred - Hungario

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de