Esperanto.com: nia komunumo

Klerigsesioj kaj UEA/KER ekzamenoj B1, B2, C1 dum PSI

En Germanio inter 02-09.04.2010 dum PSI (Printempa Semajno Internacia) okazos klerigsesioj kaj KER-ekzamenoj en St. Andreasberg

Aktivado en evento

Fotoj de la evento

Pri la evento

Klerigsesioj de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro (studmoduloj por spertiĝi pri Esperanto-gramatiko, literaturo, kulturo kaj metodiko) okazos dum PSI (Printempa Semajno Internacia) en Germanio, en St. Andreasberg (proksime al Herzberg am Harz). Eblos trapasi ankaŭ UEA ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2, C1. La parola parto estos iam dum la semajno, la skriba okazos la 8an de aprilo inter 13:30-17:30. (Eblas aliĝi ankaŭ nur al la parola parto aŭ nur al la skriba.) Aliĝilon vi trovas ĉe http://edukado.net aŭ bv. anonci vin ĉe Zsófia Kóródy per http://ic-herzberg.de Kontakto.

Detaloj pri la ekzamenoj sur la paĝaro de PSI http://www.esperanto.de/psi/news/lingva-ekzamen-oferto-dum-psi.-aligu-nun

Detaloj pri la studsesioj/klerigmoduloj ĉe http://esperanto.de/agei Instruistaj kursoj