Koncerteto (Show Case) de JoMo por la AFRIKA KOMPILO en la ISF la 27a de Marto 2010 en Labège

Je la 16a 30 :
EUROKKA - Koncerteto en la Internacia Solidareca Forumo organizita de SICOVAL kun JoMo por la AFRIKA KOMPILO
Je la 16a 30 JoMo faros koncerteton (20 minutoj) por oficiala prezento por la apero de la AFRIKA KOMPILO en kiu li partopreni interpretante la kantoj de Mayoma Diankembo el Kinŝaso. Li ankaŭ kantos kantojn de Konga Espero por la okazo.
Ankaŭ estos prezentita la video "La sonĝo de KOFFI" pri solidareca konstruado de Lernejo en Togolando.
La AFRIKA KOMPILO ĵus aperis ĉe Vinilkosmo surdiske la 9an de marto 2010.
Eblas malkovri ĝian enhavon kaj elŝuti ĝin en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe :
vinilkosmo-mp3.com
La disko estas disponebla ĉe : http://www.vinilkosmo.com/
Cd disponible chez http://www.vinilkosmo.com/
et téléchargeable sur : http://www.vinilkosmo-mp3.
To buy this CD, click here http://www.vinilkosmo.com/
and Download at : http://www.vinilkosmo-mp3.

FESTO, ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS !
EN DONNEVILLE (Donavila)
ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS !
Karaj, multo okazis, kaj plej freŝa novaĵo estas ke Festo OKAZOS NE PLU en la universitato de Tuluzo SED en DONNEVILLE apud en la plej mojosaj muzikstudioj en la mondo : Ĉe Vinilkosmo kaj sidejo de EUROKKA ! Ne tro for de Tuluzo ;) ĉe la domo de Flo !
Ĉiuj novaĵoj tie ! kaj por antingi la lokon tie "Loko - Kiel atingi la lokon ?"
FESTO ! FESTO ! FESTO ! FESTO 2010, la partopreninda somera renkontiĝo de JEFO, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, okazos en Donneville (apud Tuluzo), de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, kun karavano de IJS kaj BEMI al FESTO.
Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero !
Ĝi estos subĉiela somera festivalo en granda tereno kie partoprenantoj tendumos ĉu en individuaj tendoj ĉu en granda tendego.
La programo ne ŝanĝiĝis kaj restos la sama krom ke Kim J. Henriksen de "Hotel Desperado" sin anoncis surprize kaj koncertos vendrede 13an kiel stelula artisto dum la interkona programo.
Programon vidu ĉe : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/248958
kaj lokon kie okazos FESTO ĉi tie :
- Blogo de VINILKOSMO
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli


