Ni serĉas volontulojn por renovigi nian dometon ĉe la mediteranea marbordo

Bazaj informoj pri la aranĝo

11 Jan 2013 - 28 Feb 2013
Lando Urbo/loko
FRANCIO Solliès-Toucas
Tipo de evento
Alia aranĝo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
1-10

Pri la aranĝo

 Saluton,

Ni renovigas dometon apud la marbordo kaj deziras helpon de volontuloj.
Plursemajna gastigado eblas kontraŭ 3/4 horoj da laboro ĉiutage.

Temas pri helpo en interna renovigo de la domo. La laboro ne estos faka ĉar por teĥnikaĵoj intervenos entreprenoj. Ni loĝas en alia ludomo pli komforta.

Ni ofertas senpagajn ekologiajn, ĝenerale vegetarajn manĝojn kaj lavadon de vestaĵoj ktp, kiel decas por komplezi al gastoj. Nia etiko akordiĝas kun la ĉarto priskribita tie.

Eblos ĉiutage bicikle, buse aŭ piede iri al la plaĝo kaj strando.
Eblos akompani nin al vesperaj baloj kaj festoj (ni estas ankaŭ muzikistoj).
Eblos foje duontage velŝipi sur la maro.

Mi estas 49 j. konata esperantisto kaj patrino de 3 gefiloj kiuj uzas Esperanton denaske (ili jam plenkreskas kaj fore loĝas). Mi estas psikopedagogo kaj instruistino de violono.
Mia kunulo estas 41 j. meznivela esperantisto. Li estas instruisto de matematiko.

Gastante en nia familio vi pliboniĝos en Esperanto kaj vi ekkonos nian mediteranean marbordan klimaton.

La loko estas en tutsuda Francio. Vi povas veni ekde nun, la 1an de januaro 2013! La renovigado daŭros plurajn monatojn ĉar eble plej ekologia.

Ne hezitu kontakti min ĉe: fransoazo@uea.org kaj telefone ĉe +33 4 22 44 21 39
Poŝtelefone ĉe 06 09 12 03 74.
Vidu tiun anoncon ankaŭ tie : http://www.eklaboru.com/posteno_priskribo.php?id=106

Feliĉan novajron al vi, esperantista legant(in)o!


Françoise NOIREAU
Solliès-Toucas, suda Francio
+ 33 4 22 44 21 39
06 09 12 03 74

http://www.pasportaservo.org/uzantoj/fransoazo

Nia asocio: http://desirdapprendre.wix.com/desir-d-apprendre

Bildo de aranĝo

 

Ni serĉas volontulojn por renovigi nian dometon ĉe la mediteranea marbordo

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de