Nia Unua Literaturo-Diskuto -- Our First Book Discussion.

Bazaj informoj pri la aranĝo

13 Feb 2011
Lando Urbo/loko
Usono--USA Vaŝingtono, DK--Washington, DC
Tipo de evento
Alia aranĝo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
1-10

Pri la aranĝo

Saluton al ĉiuj!!

Dum nia lasta renkontiĝo, ni decidis oferti ion, kion nia grupo ne faris ekde
tre longa tempo: literatura diskuto (libro-diskuto).  Ni renkontiĝos dimanĉe, la
13-a de februaro je la 2-a posttagmeze. 

La temo: la aro de mallongaj rakontoj "Marvirinstrato", de Tim Westover. Ĝi
estas originala verko en Esperanto.  Ni petas ke vi antaŭlegu la unuajn du

rakontojn, "Orfiŝeti kaj la Glacia Monto" (paĝoj 7 ĝis 13) kaj "Nia
Bestoĝardeno" (paĝoj 14 ĝis 18), kaj ankaŭ "Estimata Vi!" (la lasta rakonto).  Tiu estos, laŭ mi, sufiĉe granda kvanto por la
unua libro-diskuto.  Mi rigardis la rakontojn ankaŭ---ili ŝajnas esti interesaj,
kaj ankaŭ sufiĉe facile legeblaj.  Laŭ mia opinio, ili taŭgas por preskaŭ ĉiu
nivelo de legkapablo.

Mi unufoje renkontis la verkiston, kaj en kelkaj semajnoj mi denove renkontos
lin.  Tiu ĉi libro estas populara kaj konata en Esperantujo nun. 

Se vi havas tempon, vi povas aĉeti la libron en la jenaj lokoj:

http://timwestover.com/marvirinstrato/?page_id=6

Vi ankaŭ rajtas elŝuti ĝin senpage, kaj mi rekomendos tion, precipe por ŝpari
monon kaj tempon.  Jen la adreso por elŝuti ĝin:

http://timwestover.com/marvirinstrato/?page_id=7

Ni invitas vin partopreni en moderna Esperanto-kulturo!  Se vi ne komprenas kiel
elŝuti la libron, bonvolu kontakti min!  Se vi volas partopreni, bonvolu legi
tiujn du rakontojn, kaj ankaŭ kontaktu aŭ min aŭ Jim Ryan
(quillpower(ĉe)verizon.net).

Dave Dougherty dave(ĉe)daviddougherty.net

------------------------------

Hello everyone!

During our last meeting, we decided to offer something that our group has not
done in a very long time: a literature discussion (book discussion). We'll meet
Sunday February 13th at 2:00 PM.

The theme: the collection of short stories "Marvirinstrato" by Tim Westover.  It
is an Esperanto-language original work.  We ask you to read the first two
stories ahead of time:  "Orfiŝeti kaj la Glacia Monto" (pages 7 to 13) and "Nia
Bestoĝardeno" (pages 14 to 18), and also the last story, "Estimata Vi".  I believe that that will be a large enough
amount for the first book discussion.

I met the author once, and I'll meet him again soon in a few weeks.  This book
is popular and well-known in the Esperanto world now.

If you have the time, you can buy the book in the following places:

http://timwestover.com/marvirinstrato/?page_id=6

You also have the right to download it for free, and I would recommend that to
save money and time.  Here's the address to download it:

http://timwestover.com/marvirinstrato/?page_id=7

We invite you to take part in modern Esperanto culture!  If you do not
understand how to download the book, please contact me!  If you wish to take
part, please read the first 2 stories, and also contact either me or Jim Ryan
(quillpower(at)verizon.net).

Dave Dougherty dave(at)daviddougherty.net

Bildo de aranĝo

 

Nia Unua Literaturo-Diskuto -- Our First Book Discussion.

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de