Ponta Festo 2013

Bazaj informoj pri la aranĝo

1 May 2013
Lando Urbo/loko
Germanio Frankfurt (Oder)
Tipo de evento
Internacia aranĝo kun varia programo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
10-50

Pri la aranĝo

 

Invito al Frankfurt (Oder) 2013-05-01 – Ponta Festo

 

Karaj amikoj,

per tio mi invitas vin elkore al la jam tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio je la 1-a de majo 2013.

Ĉikadre mi jam la kvinan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio.

La aranĝo okazos inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.

 

Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.

 

Bedaŭrinde mi mem eble ne havos tempon por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi devos resti ĉe la stando.

Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de Odro kaj vi certe ne enuos.

 

Do, bv. veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel ponta lingvo dum ponta festo!

Rilate al ebla tranoktado ĉirkaŭ la unua de majo en Frankfurto ĉe Odro bv. turni al mi e-poŝte.

 

Elkore kaj optimisme

Ronaldo

www.esperanto.de/BB/

Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio

Ronald Schindler

Eberswalder Straße 19, D-15234 Frankfurt (Oder)

e-poŝto:    RonaldSchindler@web.de

Telefono: (033605) 52 41 38

Fakso:      (0331) 275483415

 

Bildo de aranĝo

 

Ponta Festo 2013

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de