Esperanto.com: nia komunumo

SENPAGA E-FERIO EN DANIO - Roskilde-rokfestivalo!

Dum la Roskilde-festivalo en Danio denove okazos internacia E-laborbrigado (27 jun. - 5 jul. 2010). Dank' al 3-taga laboro la restado estos senpaga...

Aktivado en evento

Fotoj de la evento

Pri la evento

En 2010, dum la Roskilde-rokfestivalo en Danio denove okazos internacia E-laborbrigado (27 junio - 5 julio 2009).
Dank' al 3-taga laboro la restado estos senpaga kaj dezirantoj labori pli povos gajni monon, per kiu ili povos, ekz., almenaŭ parte repagi sian vojaĝkoston. Bv. vidi la informojn, kaj se vi emas partopreni, por esti certa pri via loko, bv. rete aliĝi nun:
Se vi deziras fari kromdemandojn pri la laborbrigado, bv. skribi al Simon Damkjaer Hazard: <blindulo(ĉe)gmail.com>.
La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rok-festivalon sen pagi la bileton (kiu kostas 240 eŭrojn), loĝlokon, manĝaĵojn estas, precipe por gejunuloj, taŭga motivo por eklerni kaj plulerni E-on.
"Bona E-aranĝo - helpanto de instruanto!"
La etoso estas bonega. E-gejunuloj, kiuj partoprenis la RF 2009, deziras reveni tien!
Kunlabore kun la organizantoj - DEJO,
informas Maria Majerczak
P.S.
Disponeblas lokoj por pli ol cent partoprenantoj. Se esperantistoj ne uzos ilin, DEJO devos akcepti - pro la kontraktaj devigoj - ankaŭ krokodilojn.... Do, ni petas vian helpon larĝe disvastigi tiun anoncon en diskutlistoj, retpaĝoj, paperaj revuoj ktp., por profitigi e-istojn, E-lernantojn, kaj - gravas! - sciigi al E-instruantoj ekziston de tiu alloga ĉiujara aranĝo. La informon ili povas uzi dum varbado al E-kursoj! Dankon por disvastiga kunlaboro.