Somera Esperanto-Studado 2013

Bazaj informoj pri la aranĝo

12 Jul 2013 - 20 Jul 2013
Lando Urbo/loko
Slovakio Martin
Tipo de evento
Kursoj, instruado, trejnado
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
100-300

Pri la aranĝo

Hejmpaĝo: ses.ikso.net

Aliĝilo: klaku ĉi tien

 

La aranĝo okazos en la nordslovakia historia urbo Martin, situanta 210 km for de la slovakia ĉefurbo Bratislava, 180 km de la pola Krakovo (Kraków), kaj ĉ. 230 km de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.

 

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

 

Kultura programo

  • Koncertoj;
  • Diskoteko;
  • Teatraĵo;
  • Nacia vespero (kun popolmuziko kaj vingustumado);
  • Internacia vespero (vi mem povas kontribui!);
  • kaj multo pli...

 

Duontagaj ekskursoj

  • Subĉiela muzeo (http://www.skanzenmartin.sk/) kaj la urbo Martin
    Orava kastelo kaj orava arbara trajnvojaĝo (per historia vapor-trajno)
  • Burgo Strečno, kastelo Budatín, urbo Žilina

 

Tuttagaj ekskursoj

Rimarko: Necesas elekti nur unu el la tuttagaj ekskursoj, ĉar ili okazos dum la sama tago (marde, la 16-an de julio).

  • Altaj Tatroj
  • Bojnice – urbo, kastelo, ZOO

Bildo de aranĝo

 

Loko

Javascript is required to view this map.
 

Somera Esperanto-Studado 2013

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de