Esperanto.com: nia komunumo

Tutslovakia E-Renkontiĝo

Tradicia renkontiĝo de slovakiaj kaj eksterlandaj esperantistoj

Aktivado en evento

Fotoj de la evento

Pri la evento

Ĉijare la renkontiĝo okazos en la banurbo Trenčianske Teplice (en la feria centrejo OLIWA), proksime de la limo kun Ĉeĥio, eblas vojaĝi per trajno aŭ buso direkte el Bratislava.

Parto de programo estos kongreso de SKEF, elektoj de nova estraro de SKEJ kaj ĉiujara deklaro de la rezultoj de du enketoj - Esperantisto de la jaro kaj Ago de la jaro. Planata estas krom multaj aliaj aferoj ankaŭ vizito de la banloko.

Prezoj estas malaltaj, 15 € / tago por persono inkluzivas kaj loĝadon, kaj manĝadon.

Bonvenaj estas ankaŭ ĉiuj alilandaj esperantistoj! Ĉiu alilandano ricevos senpage slovakan konversacian manlibron en Esperanto, kiun li/ŝi povos utiligi ankaŭ dum aliaj vizitoj de nia lando Wink

La aranĝon organizas Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kune kun Slovakia Esperanta Federacio (SKEF). Pliajn detalojn pri la programo kaj kontaktojn eblas trovi en la paĝaro de SKEJ.