Usona Landa Kongreso 2011
Informoj pri evento
| 17 Jun 2011 - 20 Jun 2011 |
| Lando | Urbo/loko |
|---|---|
| usono | San Francisko (vere Emeryville), Kalifornio, Usono |
| Tipo de evento |
|---|
| Nacia kongreso |
| Proksimuma kvanto da partoprenantoj |
|---|
| 50-100 |
Pri la evento
LKK (Loka Kongresa Komitato) anoncas ke ni kongresos ĉe Woodfin Suites Hotel, Emeryville, Kalifornio, dum la 3a semajnfino de junio 2011, la 17a ĝis la 20a de junio. Bonvole vidu aktualajn informojn http://Esperanto.org/x/LKUS2011/ .
Ni trovis bonegan lokon, nur 4 stratoj for de la Centra Oficejo de Esperanto-USA. Hotelo Woodfin disponas al ni ne nur lit-ĉambrojn, sed ĉambrarojn, kun litĉambro, necesej/banĉambro, saloneto kaj kuirejeto po US$89 nokte! Oni rajtas havi luksan ĉambregon por nur US$20 pli. Aŭ tiuj kiuj dezirus ŝpari monon rajtos dividi ĉambrojn kune (5 persone proksimume po US$25!). Ĉi tiu hotelo estas preta por ĉiuj. Vidu la supre menciitan ligon por la detaloj pri la ĉambroj, naĝejo, ekzercejo, apudaj merkatoj kaj butikoj, ktp. (en la angla). Ankaŭ uzu tiun ligon por ricevi plibonan prezon!
Estos buseto por atingi amastransportilojn por viziti la tutan golf-regionon de San-Francisko. Estos bonegaj programeroj: Nataŝa kaj Ĵomart koncertos; Sam GREEN montros novan DVD-on pri la esperanta mondo; ni diskutos "La Stato de Esperanto ĉe la 'Reto"; ktp. Estos ekskursoj en la regiono. Afero spertinda, ĉu ne?
La kotizo por la kongreso altiĝos je 2011 februaro! Aliĝu frue por ŝpari monon.
Bonvole aliĝu pere de la supre menciita ligo.
Dankon. Bonvole venu kaj ĝuu tempon en Esperantujo!
Loko
Usona Landa Kongreso 2011
- Vi devas registriĝi aŭ ensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.
