Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

traduko

Kovrilo de nove tradukita bitlibro

Jen la kovrilo de nove tradukita bitlibro havebla senpage de Eldonejo Mistera Sturno.

bildo de Ĝan Ŭesli Starling

Liejn la Vojiranto

Kovrilo de bitlibro senpage elŝutebla de Eldonejo Mistera Sturno: Liejn la Vojiranto

 

Komencaj paragrafoj:

 

Tra la malhela arbaro venis Liejn la Vojiranto, marŝante laŭ la ombroplenaj maldensejoj kun kapriola, malpez-pieda paŝado. Li fajfis, li kantis, li montris sian animan ĝojon. Ĉirkaŭ fingro li girigis etan prilaboritan bronzan cirklaĵon gravuritan per angulaj densaj skribaĵoj, nun nigre makulitaj.

Per tre ega bonŝanco li ĝin estis trovinta, ĉirkaŭ-tenanta radikon de antikva taksuso. Dum ĝin liber-tranĉi, li ekvidis skribaĵojn sur la interna faco—krudaj fortaj simboloj, sendube la sorĉilaro de potenca antikva runo… Plej saĝe estus, ke li portu ĝin al magiisto, ke ĝi estu testata pri sorĉeco.

Liejn grimace ridetis. Argumentoj kontraŭis tian elekton. Foje ŝajnis kvazaŭ ĉiuj vivantaj estuloj konspiras por lin ĉagrenigi. Nur ĉi matene, la spic-vendisto—kian tumulton li faris mortante! Kiel senzorge li estis ŝprucinta sangon sur la virkok-krestajn ŝuojn de Liejn! Tamen, pensis Liejn, ĉiu malplaĉaĵo kunportis rekompencon. Elfosante la tombon li trovis la bronzan ringon.

bildo de Ĝan Ŭesli Starling

Mazirien la Magiisto

Kovrilo de bitlibro elŝutebla de Eldonejo Mistera Sturno: Mazirien la Magiisto

 

Unuaj kvar paragrafoj:

 

Perdita en pensado, Mazirien la Magiisto marŝis sian ĝardenon. Arboj peze ŝarĝitiaj de siaj fruktoj el multaj delir-ekstazoj superpendis lian vojon, kaj floroj riverencis lin kiam li pasis. Unu colon super la grundo, malbrilaj kiel agatoj, la okuloj de mandragoroj atentis la paŝadon de liaj piedoj en nigraj pantofloj. Jene estis la ĝardeno de Mazirien—tri terasoj kultivantaj strangajn kaj mirindajn vegetaĵojn. Certaj plantoj lumis pro naĝe movantaj, ŝanĝiĝantaj irizecoj; aliaj suprentenis florojn pulsantajn kiel aktinioj, purpuraj, verdaj, violaj, rosaj, flavaj. Tie ĉie kreskiĝis arboj tiaj kiaj plumaj sunombreloj, arboj kun travideblaj trunkoj enhavantaj ruĝajn kaj flavajn vejnojn, arboj kun folioj tiaj kia metalo, ĉiu folio malsama metalo—kupro, arĝento, blua tantalo, bronzo, verda iridio. Tie ĉi, floroj kiaj bobeloj supren­-tiretis el vitre verdaj folioj, apuda arbusto montris mil tub-formajn florojn, ĉiu fajfanta mallaŭte por fari muzikon pri la malnovega Tero, pri la rubene ruĝa sunlumo, akvo sorbiĝanta tra nigra tero, la molaj ventetoj. Kaj preter la rókŭo heĝo, arboj de la arbaro estis alta muro de mistero. En tiu ĉi fina horo el la vivo de l’ Tero neniu viro povis aserti familiarecon pri la valetoj, montetoj, la arbaretoj kaj profundejoj, la kaŝitaj maldensejoj, la ruinitaj pavilonoj, la sun-ŝprucitaj plezur-ĝardenoj, la krutvaloj kaj krutpintoj, la variaj riveretoj, lagetoj, herbejoj, densejoj, rompejoj kaj rokaj elstaraĵoj.

 

bildo de Ĝan Ŭesli Starling
Abonrilata enhavo


povigita de