Ensaluto

Informcentro pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a UK

Informado pri UK

Kvanto da publikaĵoj: 17

Kvanto da publikaĵoj: 14

Titolo Afiŝa dato Aŭtoro
Budget will conquer political pressure PM 24 majo 2012 - 08:40 Anonime
bildo de Anonime
[angla] The Automatic's Rob Hawkins on learning Esperanto 25 aŭg 2011 - 11:55 Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko
[kimra] BBC: Cynnydd yn nefnydd Esperanto yn ôl cymdeithas 25 aŭg 2011 - 11:36 Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko
[angla] Esperanto 'more than a good idea' 26 jul 2011 - 14:09 Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko
Titolo Afiŝa dato Aŭtoro
Business not happy with Swan cut 24 majo 2012 - 08:41 Anonime
bildo de Anonime
Congresso Universale di Esperanto - Copenhagen 23-30 Luglio 2011 17 dec 2011 - 13:22 Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko
Video pri UK-96 29 sep 2011 - 10:18 Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko
Det la regiona televidkanalo TV2/Lorry 29 jul 2011 - 10:29 Kimo
bildo de Kimo

Pri GK

Ni kun granda respondeco transprenis zorgojn kiel komisiitoj de UEA por Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK-oj.
Nun venis la tempo komenci Gazetaran Kampanjon, ĉirkaŭ la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Kopenhago.

La ideo. Universala Kongreso nuntempe estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj, kiu aspektas serioze por la ekstera publiko.
Celo de GK estas disvastigi informojn pri la kongreso kaj Esperanto, por pluraj amaskomunikiloj (AK) havu objektivajn informojn, kaj instigi ilin publikigi favorajn informojn pri UK kaj Esperanto ĝenerale.
Necesas ankaŭ konsideri, ke nuntempa sistemo de amaskomunikiloj iom ŝanĝiĝis (aperis ekz. retgazetoj kaj blogoj, kies informa influo foje povas esti pli serioza, ol de tradiciaj AK).
Universalan Kongreson partoprenas esperantistoj el pluraj landoj, kiuj povas rekte kontakti nacilingvajn AK (eble eĉ estas kunlaborantoj de tiuj) kaj komuniki al ili informojn pri UK kaj Esperanto.
Teknika kaj organiza realigo. Por informi pri GK kaj kolekti rilatajn al UK publikaĵojn, videojn, blogaĵojn, radioelsendojn ka. ni kreis specialan paĝon-grupon ĉe Esperanto.com, kiun ni nomis "Imformcentro pri GK ĉirkaŭ UK":
http://esperanto.com/gazetara-kampanjo2011
En ĝi eblos trovi variajn informojn pri GK, vidi ĝian progreson, komenti, konsili, kritiki...
Ankaŭ daŭre funkcios la sama speciala Google-grupo, rilata al la kampanjo.
Kunlaborado. Ni invitas kunlabori ĉiujn, kiujn interesas disvastigado de informoj pri UK kaj Esperanto ĝenerale. Ekzistas sekvaj eblecoj:
- vi povas komuniki al la aliaj esperantistoj pri GK, por ankaŭ ili povu partopreni;
- vi povas proponi kaj konsili kiamaniere evoluigi GK ĝenerale;
- vi povas helpi traduki/korekti nacilingvajn modelajn tekstojn (kiuj estos dissendataj al diversaj AK);
- vi povas dissendi modelajn tekstojn kaj/aŭ aliajn komunikojn pri UK al la nacilingvaj AK en via lando;
- vi povas publikigi en via nacilingva blogo informojn pri UK kaj anonci pri tio en la informcentro de GK;
- se vi trovis iun mencion pri UK en nacilingva AK, vi povas anonci pri ĝi en la informcentro de GK  
ka...
Esperanto.com estas malfermita reto. Tio signifas, ke legi informojn en ĝi eblas sen registriĝi. Tamen nur registrita uzanto povas aldoni ajnajn informojn.
Se vi ne volas pro io registriĝi ĉe Esperanto.com, vi povas uzi Google-grupon por sendi informojn, kontribuojn ka., aŭ rekte al nia e-poŝta adreso: retumanto@gmail.com

Komisiitoj de UEA por Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK-oj,
Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

 

Teknikaĵoj

Se vi volas aldoni iujn informojn al la informcentro, kontaktu Dima Ŝevĉenko pere de privata mesaĝo ĉe Esperanto.com por ekhavi eblecon memstare aldoni informojn.
Se vi ne volas pro iuj kialoj registriĝi ĉe Esperanto.com, sendu informojn rekte al la menciita supre grupo aŭ e-poŝta adreso.

Por sukcesa kunordigado de GK ĉe Esperanto.com estis antaŭviditaj 10 specialaj enhavo-tipoj, kiujn ni dividis je du ĉefaj kategorioj: antaŭkongresa informado kaj dum- kaj postkongresa informado.

Antaŭkongresa informado enhavas sekvajn enhavo-tipojn:
1. Antaŭkongresa modela teksto en diversaj lingvoj. Helpu traduki ĝin al via nacia lingvo! Tio multe helpos antaŭenpuŝi GK. Helpu ankaŭ korekti erarojn en la jam tradukitaj tekstoj.
Tion eblas fari pere de komentoj sub ili.
2. Antaŭkongresaj nacilingvaj publikaĵoj en paperaj kaj interretaj periodaĵoj. Aldonu ĉi tien vian propran nacilingvan artikolon aŭ ligilon al ĝi aŭ artikolon, kiun vi hazarde (aŭ speciale) trovis en la reto ktp.
3. Nacilingvaj blogaĵoj pri UK. Ĉu vi havas propran nacilingvan blogon? Ĉu eble viaj amikoj? UK estas bona okazo por komuniki al la legantoj pri Esperanto!
4. Radio-elsendoj pri UK.
5. Videoj pri UK en la tradicia televido kaj interreta. (eblas alŝuti ekz. videojn de YouTube aŭ similaj servoj)

Post- kaj dumkongresa informado:

1. Dum- kaj postkongresaj modelaj tekstoj en diversaj lingvoj.
2. Publikaĵoj en paperaj kaj interretaj periodaĵoj.
3. Nacilingvaj blogaĵoj dum kaj post UK (kun impresoj, fotoj ka.).
4. Radio-elsendoj.
5. Videoj.

Ankaŭ gravas:

Indas aboni Guglo-dissendon kun novaĵoj kaj diskutoj pri GK. Aliĝformularon vi povas vidi en la dekstra bloko de tiu ĉi paĝo.
Se vi havas iun gravan anoncon, rilatan al GK, vi povas uzi ankaŭ eblecon aldoni blogaĵon al la informcentro (Por tio klaku en dekstra menuo "Blogaĵo (aldoni novan)").
Informcentro enhavas apartan forumon, kie vi povas diskuti GK, aldoni adresojn de kontaktindaj nacilingvaj GK ktp.

Informcentro pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a UK

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.
 


Google Groups
Gazetara informkampanjo ĉirkaŭ la UK
E-poŝto:
Iri al la grupo


povigita de