Amikaro de Esperanto-urbo
Esperantigo de vera urbo: montru al la urbanoj, ke Esperanto vivas kaj valoras. Historia ŝanco por la lingvo, la movado!
Fotoj de la grupo
Pri la grupo
Esperanto ricevis historian ŝancon: la urba konsilantaro de Herzberg am Harz http://herzberg.de (dank' al la persista, serioza kaj fidinda laboro de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg http://ic-herzberg.de) en 2006 oficiale aldonis al la nomo de la urbo la kromnomon: la Esperanto-urbo. Esperanto kaj la Esperanto-movado ricevis historan ŝancon: ni povas montri, ke la internacia lingvo ja povas havi oficialan agnoskon, estas konsiderata ne nur imago, fantaziaĵo, havas rolojn ne nur en iu virtuala mondo, sed en vera socio.
Ĉu vi ŝatus, ke Esperanto disvastiĝu en la urbo? Ĉu vi ŝatus, ke tiu modelo, tiu subteno al la lingvo estu daŭra, stabila kaj servu kiel ekzemplo por aliaj urboj, komunumoj?
Faru ion! Disvastigu la informojn, varbu por kaj per Esperanto-urbo. Informu aliajn, informu la Esperanto-parolantojn kaj varbu inter ne-esperantistoj. Multaj homoj pensos, ke Esperanto estis kaj estas iu lingva projekto, ke Esperanto estas bona ideo, sed bedaŭrinde ne sukcesis. Ŝanĝu tiun falsan opinion. Jen granda ŝanco!
Fariĝu amiko de Esperanto-urbo: http://esperanto-urbo.de
- venu kaj vizitu la urbon, ĝuu la jam videblajn rezultojn: dulingvaj ŝildoj, informoj sur publikaj konstruaĵoj, ktp.
- kontaktu la lernejojn, kie Esperanto estas instruata,
- helpu per ideoj, kie kaj kiel montri en la urbo, ke Esperanto utilas
- helpu multlingvigi la informojn sur la hejmpaĝo http://esperanto-urbo.de
- helpu per donacoj, mono, ni devas krei fondaĵon, kiu certigas la konstantan subtenon al Esperanto, financas agadojn
- venu kaj volontulu, laboro abundas
HELPU! GRAVAS!
Kiu nun estas ĉi tie
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
- Kiu konas Sin,Dr,Giso Brosche?
- Mortofteco en la 17-a jarcenta Londono
