Esperanto.com: nia komunumo

E-librujo

Ĉi-tie ni diskutas pri retaj elŝuteblaj esperantaj libroj. Ni listigu nuntempajn ligilojn al elŝuteblaj libroj, kaj pripensu estontajn retajn agadojn por faciligi havebligon, serĉadon, kaj arĥivadon de esperantaj libroj.

bildo de Stano

KRUCENIGMA KONKURSO KUN PREMIO

Karaj geamikoj,

antaŭ du jaroj mi eldonis libreton kun la titolo "107 krucenigmoj en Esperanto" (pliaj informoj ĉe http://www.edukado.net/katalogo/20681). Jen du el ili por via amuzo, elŝuteblaj kaj printeblaj. Ili kaŝas kvin (3+2) Esperantajn proverbojn. Se vi sukcesos trovi ilin, bv. sendi la solvon al: stano.marcek@gmail.com – ĝis la 31-a de marto 2010. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos donace la libreton "107 krucenigmoj en Esperanto".

***
Enkonduka teksto de la libreto:

Karaj geamikoj,

en la revuo Esperanto, kiun mi redaktas ekde 2002, mi de tempo al tempo aperigas krucenigmojn. La du enketoj (en 2003 kaj 2006) montris, ke parto de la legantoj tre ŝatas ilin, dum alia parto preferas uzi tiun spacon por aliaj, primovadaj artikoloj. Por kontentigi la unuan grupon kaj ne ĝeni la alian, mi decidis eldoni miajn verkojn libroforme.

Iuj el vi eble deziros uzi la krucenigmojn en via E-klubo aŭ kurso, komputile projekcii ilin al tabulo kaj kolektive fari la "instruan amuzon". Iuj el vi eble volos printi kelkajn paĝojn kaj disdoni ilin al viaj klubanoj aŭ kursanoj, resp. aperigi krucenigmojn en via bulteno. Jen mia permeso fari tion!

bildo de Stano

ESPERANTO PER REKTA METODO EN 24 LINGVOJ

La riĉe ilustrita lernolibro "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marček (ilustris ĝin Linda Marčeková, filino de la aŭtoro) jam aperis en 24 lingvoj.

<!-- end document -->

bildo de strigulo

Pufo la Sorcxa Drako / Puff the Magic Dragon tradukita al Esperanto




<!--[if gte mso 9]> <![endif]-->
bildo de Stano

MIAJ LERNOLIBROJ, DISKOJ KAJ DIDAKTIKAJ MATERIALOJ EN IPERNITY

Didaktikaj materialoj por la lernolibroj de Stano Marček

INSTRUAJ BILDOJ POR REKTMETODA INSTRUADO:

500 ilustraĵoj A5 en du praktikaj kofretoj (po 250, resp. lecionoj 1-11 kaj 12-22). La desegnaĵoj de Linda Marčeková (filino de la aŭtoro) apartenas al la kursmaterialo Esperanto per rekta metodo, verkita de Stano Marček, kaj uzeblas kun ajnlingva versio de la libro. La bildoj kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro kaj eblas helpe de ili gvidi rektmetode Esperanto-kurson por komencantoj.
La samaj bildoj troveblas ne nur en la libroj mem (malgrandigitaj), sed estas aĉeteblaj ankaŭ sur KD, de kie oni povas komputile projekcii la PDF-formatajn bildojn. Jen la enhavo kaj specimenoj de la bildokolekto.

MODELA ELPAROLO:

bildo de Zhangxuesong

Plej granda e-librujo en ipernity

En mia ipernity-spaco troviĝas ĉirkaŭ 500 elibroj en PDF kaj CHM, ĉiuj estas libere elŝuteblas por ipernity-membroj, se iu volas elibrojn, vizitu la paĝon: http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album

Mi ankaŭ petas ke vi rekomendu al mi novajn elibrojn!