Esperantaj vortludoj
Kiu bezonas vortludon aŭ literludon por kurso aŭ renkontiĝo vidu ĉi tie.
Kiu konas vortludon aŭ literludon, bonvolu priskribi ĉi tie.
Kiu havas ideon por vortludo aŭ literludo, bonvolu dividi ideon ĉi tie.

KRUCENIGMA KONKURSO KUN PREMIO

antaŭ du jaroj mi eldonis libreton kun la titolo "107 krucenigmoj en Esperanto" (pliaj informoj ĉe http://www.edukado.net/katalogo/20681). Jen du el ili por via amuzo, elŝuteblaj kaj printeblaj. Ili kaŝas kvin (3+2) Esperantajn proverbojn. Se vi sukcesos trovi ilin, bv. sendi la solvon al: stano.marcek@gmail.com – ĝis la 31-a de marto 2010. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos donace la libreton "107 krucenigmoj en Esperanto".
***
Enkonduka teksto de la libreto:
Karaj geamikoj,
en la revuo Esperanto, kiun mi redaktas ekde 2002, mi de tempo al tempo aperigas krucenigmojn. La du enketoj (en 2003 kaj 2006) montris, ke parto de la legantoj tre ŝatas ilin, dum alia parto preferas uzi tiun spacon por aliaj, primovadaj artikoloj. Por kontentigi la unuan grupon kaj ne ĝeni la alian, mi decidis eldoni miajn verkojn libroforme.
Iuj el vi eble deziros uzi la krucenigmojn en via E-klubo aŭ kurso, komputile projekcii ilin al tabulo kaj kolektive fari la "instruan amuzon". Iuj el vi eble volos printi kelkajn paĝojn kaj disdoni ilin al viaj klubanoj aŭ kursanoj, resp. aperigi krucenigmojn en via bulteno. Jen mia permeso fari tion!
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Vorta partigado
Por vorta partigado unue vi elektu vorton kun almenaŭ 8 literoj. Nun ĉiuj ludantoj kreu novajn vortojn el tiuj literoj. Post kvin minutoj oni nombras la trovitajn vortojn - gajnas kiu trovis plej multajn vortojn.
Ĉiun radikon oni rajtas uzi nur unufoje. Do, post skribi VIRO la vortoj VIRINO, VIRA, ... ne estas permesitaj.
Ekzemplo: Elektita vorto SALUTON
Trovitaj vortoj:
AL, SALO, ULO, SALTO, NUL, LUNO, LANO, ANO, OL, LA, TASO, NASO, SANO, LASU, ...
Ankaŭ eblas ludi kune anstataŭ unu kontraŭ la alia. Por tio oni povas skribi la trovitajn vortojn sur tabulon, por ke ĉiuj ludantoj povas facile legi ilin.
- Blogo de fizikisto
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Tabuo
Por tabuo vi bezonas multajn ludkartojn. Sur ĉiu karto vi skribu vorton divenendan, kaj kvin pliajn vortojn, kiuj rilatas al unua vorto.
Du teamoj kontraŭas. Unua ludanto de teamo A prenas karton kaj priskribu la divenendan vorton, sed la vorton kaj la pliajn vortojn li ne menciu. Teamo B kontrolas ke li ne uzu tian vorton. Teamo A provas diveni la serĉitan vorton. Dum unu minuto la unua ludanto rajtas priskribi kiel eble plej multe da vortoj. La teamo A ricevas poenton por ĉiu trovita vorto.
Post unu minuto unua ludanto de teamo B daŭrigas ktp.
Ekzemploj por ludkartoj:
orelo (aŭdi, aŭskulti, kapo, flanko, vizaĝo)
rozo (ruĝa, odoro, floro, ĝardeno, bela)
pomo (manĝi, runda, arbo, frukto, kreski)
Kiam komencantoj kunludas, ili rajtas uzi la pliajn vortojn.
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Stano
Novaj grupoj
- Koncerteto (Show Case) de JoMo por la AFRIKA KOMPILO en la ISF la 27a de Marto 2010 en Labège
- Koncerteto (Show Case) de JoMo por la AFRIKA KOMPILO en la ISF la 27a de Marto 2010 en Labège
- Trinkejo Eo Bruselo
- Trinkejo "Esperanto" Bruselo
- 100-jara jubilea festo en Herzberg
- Esperanto GLAT
- Liahona
- Lingvokursoj B1, B2 kaj C1 niveloj en Herzberg
- 45-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj 30-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK)
- Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Ĉu vi ŝatas aŭskulti fabelojn?
- MIAJ LERNOLIBROJ, DISKOJ KAJ DIDAKTIKAJ MATERIALOJ EN IPERNITY
- Eblas ke...
- Ŝerco: La Bienisto Brown, kaj Sia Akcidento
- Koncerteto (Show Case) de JoMo por la AFRIKA KOMPILO en la ISF la 27a de Marto 2010 en Diagora -Labège - SICOVAL (Toulouse)
- Aŭtisto
- Neelirebla rezonrondo – Machado de Assis
- Kvardek jaroj – Mário de Andrade (1893-1945)
- Eterna doloro - Gonçalves de Azevedo
- OpenTTD (Open Transport Tycoon Deluxe)



