Ensaluto

Esperanto en Argentino.

Pri la grupo

La Esperanto Movado en Argentino estas organizita ene de AEL- "Argentina Esperanto Ligo" fondita dum la Unua Argentina Kongreso de Esperanto en 1941, kaj iam aliĝinta al IEL, poste al UEA en 1946. Tamen oni scias ke la unua esperanto-kurso estas donita en la urbo Bonaero en la jaro 1889, de iu pola inmigrinto, T. e du jaroj post la publikiĝo de la internacia lingvo en Varsovio. En sia broŝuro "Hillelismo" Zamenhof revis ke persekutitaj judoj povus emigri en Argentinon, kaj tie -pere de Esperanto- krei novajn komunumon kun komuna lingvo...En la LISTOJ de Zamenhof aperas kelkaj korespondantoj el Argentino. Poste en 1906, oni starigis la unuan "Esperantan Asocion" en urbo Bonaero, ĉefe sub la gvido de Richard Sharp (Vidu la aŭtobiografian verkon "Travivaĵoj de RoShar"- Londono 1914) kies honora prezidanto akceptis esti la sama Zamenhof. En 1909 emigris al Argentino, Paŭl Berthelot -fondinto de la revuo Esperanto de UEA. kiu laboris en Bonaero, verekis kaj instruis... Tia tempe, la Publika Ministro de Instruado donis resolucion permesante la instruado de esperanto en publikaj Lernejoj. En 1916, oni starigis AEA Argentina Esperanto Asocio, kun la revuo "Argentina Esperantisto". En 1939 venis al Bonaero LANTI (E-Adam) fondinto de SAT) kaj Tibor Sekelj, kiu multe laboris por la loka movado kaj sukcesis grimpi la monton Akonkagvo, en kies pinto plantis esperantan flageton (vidu "Tempesto super Skonkagvo"...Tiam oni komencis organizi lokajn kongresojn sub la gvido de AEL Argentina E-Ligo.... ĝis nun kiam nia loka movado kandidatiĝas por organizi UKon eble en 2012...

 

Esperanto en Argentino.

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de