Ensaluto

Kongresego 2011

Pri la grupo

Dum la sama periodo kaj en la sama kongresejo, okazos tri esperantaj aranĝoj:

La 8a Tut-Amerika Kongreso de esperanto (TAKE),

La 46a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj

La 31a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK).

La kongreso okazos inter la tagoj 9-a kaj 14-a de julio 2011. La kongresejo jam estas trovita. Temas pri la katolika Fakultato Santa Marcelina (FASM) situanta ĉe strato Dr. Emílio Ribas 89, en kvartalo Perdizes, proksime de la metrostacio "Marechal Deodoro". Laŭ informo de la organizantoj, la solena malfermo eventuale okazos en la Latinamerika Memorigejo, situanta en la apuda kvartalo Barra Funda.

Kongresego 2011

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de