Ensaluto

Malkodo

Pri la grupo

Saluton,

Mi kreis ludadon, kiun nur povas ludi homoj kiuj parolas esperanton.

Temas pri ludado deĉifri kodan skribadon, kiun oni devas deĉifri, aŭ transmeti ordinaran skribadon en specilajn signojn.

La nomo de la ludado estas "Malkodo". Sed la ludado ne nur koncernas la deĉifradon mem. Ene de malkodo estas aliaj ludoj ene de ĝi aŭ farita per ĝi.

La arto kodi kaj malkodi la malkodajn signarojn oni nomas "malkodumi", kaj la ludantoj "malkoduloj".

Antaŭ ol koni esperanton, kiam mi unuafoje ekpenis similan ludadon, mi komencis en naciaj lingvoj, sed mi tuj forgesis kaj rezignis. Poste mi ekkonis Esperaton, kaj mi decidis rekrei la ludon do en esperanto. Kaj esperanto mirige montriĝis la plej taŭgan lingvon. Mi feliĉas.

Mi elpensis malkodon nur por privataj aferoj, tamen, ĝi pli kaj pli firmiĝis, kaj allogis min pri tiom da kuriozaj observoj, eltrovoj kaj aranĝoj, ke laŭkonsile de neesperantaj amikoj, kial ne publikigi ĝin?

Mi unuavide konsideras ĝin kiel neŭroterapian lundon. Ne estas por konkuri al ordinaran lingvon. Nur por aliorganizi niajn pensojn. Por kaŝi pasvortojn kaj ekzameninformojn sur naivaj ornamaĵoj. Por gardi informojn en alia paradigmo ol ordinara skribaĵo -- male tio ne estus kodludado. La paradigmo de malkodo estas tute alia ol esperanta gramatiko. Do malkodo ankaŭ ne temas pri alia reformo de Esperanto. Al malkodo pli gravas la formojn de la signojn kaj iliaj interrilatoj, kujn estas pli korekte diri interkontaktoj.

La fina leĝo do estas, malkodaj signaroj ne estas por esti rekte legata, sed interpretata konforme la nivelo uzata. Bona ludado estas kiam oni interpretas en esperanto sed eldiras nacie, tiel plibonigante la kaŝitecon de la ludo.

Malkodo konsistas el diversaj niveloj jene:

malvera nivelo

veraj niveloj -- baza nivelo
-- meza nivelo
-- eksperta nivelo
-- plenspera nivelo
-- supera nivelo

La malvera nivelo estas nur rekta transsignado de esperanta skribaĵo laŭlitere, do oni tute malrekomendas ĝin, krom trejnado por komencantoj sur la tuj ŝirotaj paperoj.

La baza nivelo, kompreneble estas pli longa, do la lernanto devas lerni en du partojn (du PDF-libretojn).

La eksperta kaj plenspertaj niveloj en unu sola diro estas "la spertaj niveloj".

Krom la niveloj estas la "propraj stiloj" malkodumi, kiuj dependas kiel la malkodulo aranĝi la signarojn kaj kiuj regulojn li preferas por fari la kodadon. Depende de la reguloj uzataj, tio estas preferataj, oni povas ekzemple skribi pli da signoj por malpli longan esprimo -- aŭ oni povas skribi pli da signoj ol la esprimo longas. Oni povas kodigi la saman esprimon per malsamaj signaroj, aŭ oni povas kodigi malsamajn esprimojn per sama signaro, ĉio dependas de reguloj uzataj kaj interpretadoj.

Interese estas ke malkodulo de samaj niveloj, preferante malsamajn proprajn stiloj, komprenas la kodaron unu de la alia.

Malkodulo de pli superaj niveloj ĉiam komprenas kodaron malpli superajn nivelojn, sed la malo plej ofte ne eblas.

la supera nivelo fakte konsistas el aparta serio super la ĝenerala malkodumado nome "rompaj stiloj malkodumi", kun tre grave apartaj kaj pli disvolviĝinta regularo. Ili estas ludo ene de la ĝenerala malkodumado. Ĉiu el ili estas nova ludado. Simile al kartludoj, la kartoj, tio estas, signoj povas esti la samaj, sed malsamas la luda maniero.

Kelkaj superaj stiloj estas: la presignara stilo, la rulanta stilo, la trisignema stilo, la durega stilo, la konvencia stilo, la stilo laŭ tabula maniero, la piktograma stilo.

Kaj ene de la rompaj stiloj eblas okazigi aliajn ludojn. Ekemple, la tridoko estas pli sukcesa kiam oni ludas en la trissignema stilo. La vetludo pri egallarĝaj esprimoj ne tiel sukcesas uzante la presignaran stilon, kaj en ĝi ne povas okazi "laŭ la tabula maniero" malkodumi.

Ene de la tuta ludado malkodo estas du defioj: la malgrana defio (meza nivelo) kaj la granda defio (spertaj niveloj), kiun la kompilinto defias al la malkodaj ludandoj malkovri ilin.

Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne finis la eldonaĵojn de la superaj "rompaj stiloj" (ili ankoraŭ troviĝas sur skizoj), aliflanke oni devas tralerni ĉiujn nivelojn de ĝenerala malkodumado. Tial mi havas ankoraŭ tempo por fari tion. En la momento mi korektas kaj eldonas la "plespertan nivelon". Tamen ĝis la eksperta mi jam disponigas la eldonaĵojn en formato PDF. Mi nur petas respekti la autor-rajton de la publikaĵojn.

Certe malkodulo kiu lernos malkodon ĝis meza aŭ eksperta nivelo, sukcesos trafi la kreinton pri kiu la informoj estas ie ene de la PDF-libroj.

Mi nur pardonpetas, se miaj verkaĵoj pri malkodo ne estas klaraj, tamem en ontaj reeldonoj mi korektos, okaze de intersantoj lerni kaj ludi malkodon. Eble povas esti ke aliaj homoj volos kunlabori en la verkaro de tiu ludado.

Kaj bazan nivelon kaj superajn nivelojn akompanas suplementoj (en PDF-formato) por pliaj klarigoj de malkodo. Mi preferas diponigi ili al lernintoj de koncernaj niveloj. La malkodulo povas kolekti la PDF-libretojn pri malkodo, kiun ne estas nur lerniga sed informiga kaj  kiuj estas numeritaj respektante la ordon de la malkoda nivelaro.

Amike.

La kreinto kaj kompilinto de Malkodo
© 2009/2010 ® malkodo(a)gmail.com
----------------------------------------
Petu la mi PDF-libretojn pri lernado kaj
informado de malkodo. Kiu sukcesos lerni
ĝis la meza nivelo, mi sendos tiparon
malkodo.ttf kaj ĝian PDF-gvidilon.
Malkodo estas por libera ludado de
esperanto-parolantoj respektantaj
la rajtojn de la kreinto.
----------------------------------------

Malkodo

 

Malkodo

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de