Esperanto.com: nia komunumo

Movado

Esperanto-Societo de Vaŝingtono

Esperanto-Klubo en Vaŝingtono, DK (Washington, DC), la Usona Ĉefurbo

Esperanto Hamburg

Ni bonvenigas gastojn ĵaŭde ek de la 19:30a horo en Alexanderstr. 16, Hamburg proksime al la ĉefstacio.

Hamburga Esperanto Societo r. a.

 

 

 

Turisma paĝo de Hamburg en Esperanto

Paĝo de la publika trafikreto de Hamburg (HVV): Per la HVV al ni
De la ĉefstacio uzu metroon (U-Bahn) ĝis stacio Berliner TorLohmühlenstraße.

Ni ankaŭ peras tranokteblecojn.

Se vi ŝatas rakonti pri via lando aŭ prelegi dum ĵaŭda vespero, bonvolu komuniki tion, se eble, antaŭ la 15an de Januaro, Marto, Junio, Aŭgusto kaj Oktobro por ke ni povu vian prezentadon anonci en nia informilo.

Ne maltrafu nian Zamenhoffeston en Decembro!

Trinkejo Eo Bruselo

rendevuo en trinkejo por homoj kiuj parolas, lernas aux deziras malkovri Esperanton.

http://cafe-eo-bxl.weebly.com/

Esperanto GLAT

Grupo por GLAT homoj kiu parolas la lingvo

Grupo de geja, lesbiana, ambauseksa kaj trankseksuala homoj kiu parolas Esperanto. Por kundividi diversaj aferoj de nia vivo.

Liahona

Grupo por Mormonoj - membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

Grupo por Mormonoj - membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

Sekvas plurajn informojn baldaue   

Flandra Esperanto-Ligo (FEL)

Asocio por flandraj esperantistoj, internacia eldonejo de libroj kaj revuoj.

Kontaktiĝi pli facile kun Flandra Esperanto-Ligo, eventuale organizi interŝanĝojn aŭ komunajn projektojn.

21-a Internacia Junulara Semajno (IJS) 2010 - Hungario, Pécs ["pecx"]

Bonetosa internacia kunveno de esperanistaj junuloj - kiel kutime, en Hungario, inter la 3-a kaj 9-a de auxgusto

Ĉu vi ŝatus havi neforgeseblan someron, amuziĝi kaj interkonatiĝi kun aliaj esperantistoj? Tiam anoncu vin al tiu ĉi bonetosa junulara aranĝo!

Atendos vin...
  - la ĉi-jara Kultura Ĉefurbo de Europo (en Hungario),
  - plijunigita organiza teamo kun freŝaj ideoj kaj
  - multaj interesaj programoj: diversaj danc- kaj lingvokursoj, freneza Verda Balo, tuttaga ekskurso al belega gutŝtona groto, Barda vespero, ekscita sporta tago, gaja koncerto kaj ankoraŭ multaj aliaj  amuziĝeblecoj.

 
Kompreneble ankaŭ ĉi-foje okazos la tradicia akvobatalo kontraŭ la fajrobrigadistoj, do ne forgesu hejme vian akvopafilon! ;-)

 
Por pli detalaj informoj kaj aliĝilo vizitu la retpaĝon de IJS ĉe la sekva adreso: www.ijs.hu.

FESTO 2010 Tuluzo - Francio

JEFO okazigas novan Festo-n en Tuluzo (Francio), inter la 13-a kaj la 20-a de aŭgusto - http://festo.jefo.fr

Expolingua 2010 Berlin

Preparoj por la lingva ekspozicio Expolingua 2010 en Berlin dum Novembro

Ligo de la kunlaborantoj, Organizi la preparan laboron, Diskuti pri spertoj de antaŭaj jaroj kaj similaj ekspozicioj aliloke.

Verduloj (ekologiemuloj)

Grupo por verduloj (ekologiemuloj)

Ĉi tie verduloj konatiĝu kaj kuniĝu, kaj ankaŭ ellaboru strategiojn por verdigi esperantularon kaj esperantigi verdularon.