Ensaluto

Projekto Klaku.net

Pri la grupo

Pri Klaku

Klaku estas retpaĝaro kiu permesas al vi publikigi artikolojn kaj la ceteraj uzantoj voĉdonos aŭ klakos viajn kontribuojn kaze ke la uzantaro taksu ilin gravaj aŭ interesaj. Klaku ekzistas dank' al la libera distribuo de Drupalo nomata Drigg.

Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis rete interkonektita. Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti la deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ĉiuj aliaj projektoj ankaŭ kreskos. Tamen, kiam aperos novaj projektoj kaj ideoj, Klaku ne plu estos necesa... Klaku estas la projekto por teksi esperantan disan reton.

Kondiĉoj kaj rajtoj

  1. Priskribo de la servo. Klaku (modifo de Drupalo) estas libera PHP-programo. Se vi elŝutas la font-kodon kaj kreas ret-projekton vi DEVAS ankaŭ PUBLIKIGI ĜIN libere kaj publike. La retestroj de Klaku oferas neniun garantion al programistoj, pro tio ili devos zorgi siajn ret-projektojn...
  2. Ĝeneralaj normoj de konduto. En Klaku.net ĉiuj rajtas publikigi novaĵojn aŭ artikolojn, videojn aŭ bildojn, skribi komentojn kaj komenti alies komentojn, ktp... ĉiam libere kaj tute senpage. Tamen, se oni persone atakas aŭ iel minacas aliajn uzantojn pro kiu ajn kialo, via uzant-konto estos forviŝita kaj ne plu rajtos uzi ĝin. Interreto ne estas loko por insulti, por dissendi rasismajn ideojn, por disvastigi ksenofobiajn mesaĝojn aŭ por kritiki la popol-apartena sento de iu ajn uzanto. Ĉiu rajtas havi siajn proprajn ŝatojn kaj sentojn.
  3. Licenco. Klaku havas liberan licencon 'copyleft', Afero Publika Ĝenerala Licenco permesas vin kopii, modifii, pristudi kaj disdoni la font-kodon libere. Uzi la softvaron, elŝuti ĝin, kaj se vi kreas novan paĝaron, permesi ke la uzantoj uzu viajn modifiojn.
  4. Filozofio.Neniu estas devigita esti bonulo aŭ malbonulo, tutsimple ĉiu estu si mem, sen tabuoj, kaj ĉio iros bone (Ferrer i Guàrdia, kreinto de la moderna lernejo). Respektu, babilu, parolu laŭ vi mem, kaj amuziĝu.
  5. Viaj datumoj. La teamo de administrantoj de Klaku.net transdonos la datumojn de la uzantoj al neniu asocio aŭ entrepreno. Viaj informoj estas personaj kiujn nur vi devas koni. Tamen, kiel antaŭe menciite, ni forviŝos vian konton se vi atakas aŭ minacas aliajn uzantojn.
  6. Garantio. Ni konservos ĉiujn datumojn en nia servilo kaj ni garantias fari sekurecajn kopiojn por ne perdi la informojn, ligojn kaj komentojn.

Pliaj informoj

Ĉu vi havas pliajn problemojn aŭ komentojn? Skribu viajn komentojn al la retumanto<Ĉe>gmail.com.

Dank' al vi, esperanto ne konas limojn.

Projekto Klaku.net

 

Projekto Klaku.net

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de