38a Kataluna Kongreso de Esperanto

Bazaj informoj pri la aranĝo

12 Oct 2017 - 14 Oct 2017
Lando Urbo/loko
Katalunio Àger-Montsec
Tipo de evento
Internacia aranĝo kun varia programo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
100-300

Pri la aranĝo

Bonvenon: Kataluna Esperanto-Asocio invitas vin al speciala kongreso en Àger - Montsec. Ĉi-jare la 38a Kongreso pritraktos ekde la geologio, tra la historio kaj kulturo, ĝis la vivo ekster la Sunsistemo: Àger - Montsec: preter la limoj!

 

Àger-Montsec (pr. "aĵe-montsek'"), en la antaŭ-pirenea montaro, estas zono kun Stelluma Certigo, kio signifas ke temas pri areo kiu havas bonegan ĉielkvaliton por esplori la Universon. Venu, aŭskultu en esperanto kaj ĝuu, kaj planetarian sesion ĉe Okulo de Montsec kondukita de la prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj, profesoro Amri Wandel , kaj observadan sesion de la ĉielo ĉe la parko de teleskopoj kondukita de astronomo de Calar Alto , David Galadí-Enríquez , en unika instalaĵo en la mondo:

 

Krom tiuj du doktoroj pri astrofiziko, jen eminentaj esperantistoj kiuj riĉigas nian programon per imponaj prelegoj: Miguel Fernández, Jorge Camacho, Miguel Gutiérrez, Abel Montagut, Viktoro Solé, kaj aliaj programeroj kun Pedro M. Martin Burutxaga, Pedro Sanz, Mon Cardona. Estas ankaŭ ne-esperantistaj prelegantoj: Jordi Bilbeny kaj Benito Muros.

 

Rimarkindas ankaŭ ĉe la Magistrato, la solena prelego "Pacistoj en mondo eterne militanta, en la centjariĝo de la morto de Zamenhof" de Xavier Alcalde, katalune kaj Alfons Tur, esperante.
 

En Àger estas planetario unika en la mondo. Kaj du gravaj esperantistoj ne nur konas ĝin sed okazas ke unu el ili estas pioniro de tiu planetario. Tiuj du homoj estas la kunaŭtoroj de La kosmo kaj ni, elementa kurso pri astronomio: David Galadí-Enríquez, profesia astronomo en la german-hispana Observatorio de Calar Alto (Hispanujo), kies ĉefa esplortemo estas la malhela ĉielo, kiu gvidos nian viziton ĉe la Parko de Teleskopoj kaj Amri Wandel, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj kaj profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo, kies ĉefaj esplortemoj estas la nigraj truoj kaj la astrobiologio, kiu gvidos la prezentadon de planetaria sesio ĉe Okulo de Montsec.

 

Nur tio jam signifas ke temas pri speciala kongreso: Temas pri unika instalaĵo en la mondo, kiu konsistas el diametre 12-metra plenkupola projekcia sistemo. Tiu ekipaĵo ankaŭ estas platformo por rekte observi la ĉielon. Ĝia kupolo kaj la antaŭa muro tute malfermiĝas, tiel ke vizitantoj surpriziĝas sub la spektakla ĉielo de Montsec. Ankaŭ estas la Parko de Teleskopoj, kiu enhavas plurajn porteblajn teleskopojn kaj tri observatoriojn (unu el ili estas la unua eŭropa observatoria klas-ĉambro).

Tiuj du programeroj jam donas la kategorion de internacia kongreso. Imagu, pripensu: 2 doktoroj pri astronomia scienco rekte en esperanto, gvidas la viziton al unika astronomia instalaĵo en la mondo kun Stelluma Certigo kaj ĵus eltrovinte sian unuan ekzoplanedon (planedo ekster la Sunsistemo).

Legu pli ĉe nia retejo: 38a Kataluna Kongreso de Esperanto.

 

Bildo de aranĝo

 

Loko

Javascript is required to view this map.
 

38a Kataluna Kongreso de Esperanto

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de