INTERKULTURA MAJRENDEVUO

Bazaj informoj pri la aranĝo

5 May 2016 - 8 May 2016
Lando Urbo/loko
Pollando Wrocław
Tipo de evento
Nacia aranĝo kun varia programo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
10-50

Pri la aranĝo

Provizora Programo

 

La 5-a de majo:

Malfermo - Internacia Simpozio "Kiel sukcese instrui pliaĝulojn." (10:00 - 15:00)

La 6-a de majo:

perpieda  vizitado de la urbo  "Laŭ la spuroj de koboldoj”  kaj perŝipa promenado laŭ la rivero Odra, eventuala ubroludo.

La 7-a de majo:

konkursa prezentiĝo de partoprenantoj de la 4a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (10:00 - 17:00)

La 8-a de majo:

Koncerto de Premiitoj de la 4a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (16:00 - 18.00)

 

Ni ankaŭ antauvidas:
- la pola lingvo eksprese por eksterlandanoj (ĉiutage je la 16:00 - gvidas Magdalena Tatara)

- Esperanto eksprese (ni serĉas spertan instruiston)
- prelego de Robert Kamiński "Kun Ludoviko Zamenhof tra kontinentoj” (ZEOj)

- prelego de Barbara Pietrzak pri E-amaskomunikiloj
- prelego de Stanisław Mandrak por vroclavaj policistoj „Servo per amikeco”

- prelego de Małgosia Komarnicka "Esperanto - de malgranda lernolibro ĝis tutmonda E-movado" 

- kurso de Marlon Couto Ribeiro  (3 hora-kurso sabate) “Fariĝi poligloto”

- prelego de Ewa Rapacz “Eminentaj  vroclavanoj” (pl/Eo)

- prelego de Teresa Nemere “Polaj kutimoj – la torunaj spickukoj”

- „Verdaj sojloj – poezio, pentroarto kaj muziko” - la fama vroclava poetino kaj esperantistino

Halina Kuropatnicka-Salamon, la pentristino Małgorzata Szałek kaj Wojciech Ławnikowicz,

vroclava  instrumentalisto kaj vokalisto. Ĉiuj pentritaj dum la programo bildoj estos disdonitaj

- Anna Ejfler kaj Elżbieta Kołodziejczyk - verkado de hajko-poezio kune kun interesiĝintoj (la 5-6a de majo - kreado kaj la 8a de maja - disdono de volumoj de novkreitaj hajkoj)

- Stanisław Mandrak kaj Anna Laskowska - aŭtoraj E-ekzpozicioj kun prelegoj 

- Elżbieta Wodała , vroclava artistino - "Kreu propran Vroclavon".

 

 

Aliĝu al ni por kunlabori. Via partopreno estas bezonata. Ni montru al neesperantistoj modernan bildon de Esperanto kaj ties utilecon. Ekuzu la fakton, ke ĉi-jare Vroclavo fariĝis Kultura Ĉefurbo de Eŭropo. Tio estas escepta ŝanco por Esperanto. Ni ne perdu ĝin.

Kontaktiĝu kun ni pere de retpoŝto. Niaj retadresoj estas: estraro@esperanto.pl, informado.eo@gmail.com kaj festivalo.eo@gmail.com (por la 4a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj) skribante en la temo de la mesaĝo "Interlultura Majrendevuo".

 

Pliaj informoj demandu: Małgosia Komarnicka Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo, informado.eo@gmail.com

Bildo de aranĝo

 

INTERKULTURA MAJRENDEVUO

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de