KER-ekzameno

Bazaj informoj pri la aranĝo

2 Jul 2017
Lando Urbo/loko
Germanio Herzberg am Harz
Tipo de evento
Alia aranĝo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
1-10

Pri la aranĝo

La 2-an de julio 2017 okazos kompleksa (skriba kaj parola) ekzameno en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo aldone al la 6a Tutmonda Ekzamentago en junio.

Esperanto-Centro Herzberg organizos la ekzamenon. Ĉiuj partoj estos plenumeblaj en 1 tago, sed la organizantoj helpos al la aliĝintoj rekomendi servojn, trovi tranoktejon, ktp., se ili alvenos antaŭ la ekzamentago kaj/aŭ restos poste.

Informoj pri Herzberg am Harz, pri la Esperanto-Centro kaj pri programoj en 2017.

Bv. atenti, ke la ekzameno povos okazi nur, se estos min. 5 kandidatoj.

Ĉiujn detalojn pri la KER-ekzamenoj, enhavo, sciindaĵoj, ktp. vi trovas sur la paĝaro de edukado.net.

Aliĝilo estas ĉi-tie.

Por helpo, informo vi povas turni vin al la loka kontaktpersono: zsofia.korody@esperanto.de

Bildo de aranĝo

 

KER-ekzameno

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de