Kultur-turisma semajnfino, ekskursoj, festo de Valpurga nokto

Bazaj informoj pri la aranĝo

29 Apr 2016 - 1 May 2016
Lando Urbo/loko
Germanio Herzberg am Harz, Interkultura Centro Herzberg
Tipo de evento
Komuna festado
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
10-50

Pri la aranĝo

En la Harz-montaro estas fama festo la nokto de la 30a de aprilo al la 1a de majo, kiam laŭ la legendo flugadas sorĉistinoj sur Brocken, la plej alta montopinto de la Harz-montaro. En tiu periodo okazas multaj kunvenoj, muzikaj-dancaj kunestadoj, prezentadoj en pitoreskaj vilaĝoj, urbetoj de la regiono. Ni planas ankaŭ ekskursojn al la montaro, arbaroj, kiuj mem ofertas siajn belajn printempajn aspektojn allogante al promenado, ĝuo de la naturo, vizito al la Nacia Parko Harz. Kotizo ne estas, tranoktadon kaj manĝojn la partoprenantoj povas aranĝi kiel memzorgantoj aŭ malmultkoste laŭ interkonsento kun Interkultura Centro Herzberg. Bonvenon al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo!

Bildo de aranĝo

 

Kultur-turisma semajnfino, ekskursoj, festo de Valpurga nokto

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de