La arangho kiu havas la celon konstruadon de malgranda somera esperanto-placo kaj samtempa praktikado de Esperanto

Bazaj informoj pri la aranĝo

20 May 2016 - 10 Jun 2016
Lando Urbo/loko
Rusio Nijhnij Tagil
Tipo de evento
Alia aranĝo
Proksimuma kvanto da partoprenantoj

Pri la aranĝo

La planita arangho okazos en la urbo Nijhnij Tagil, Sverdlovskaja regiono (Rusio). En novembro 2015 la urbon vizitis Vladimir Putin.Chiuj dezirantoj povas partopreni la aranghon. La celo de la arangho estas konstrui placon por montri al la neesperantistoj de nia urbo(distrikto) ke la ligvo estas vivanta. Apud la libera loko (nia estonta placo)  estas strato kun malgrandaj dometoj (kie ankau loghas esperantistoj). Estas apude la vojo kie iras autoj, busoj ktp.  Kelkaj dometoj estas liberaj kaj oni povas loghi en ili uzante

dormosakojn. La loko trovighas en 20 minutoj per piede de nia stacidomo. Por tiuj dezirantoj kiuj volas loghi en pli luksaj kondichoj 

mi proponas lui loghejon en  multetaghaj domoj.  En la distrikto estas bonegaj supermerkatoj kie oni povas acheti manghajhojn. Ankau estas bonegaj manghejoj. Ankau estas planitaj ekskursoj tra la urbo, kaj veturo al la urbo Nevjansko kun la fama klinita turo.

Vi povas ripozi apud nia urba lago, kie pasintjare estas konstruita belega kajo kun skulptajhoj kaj amuzajhoj. Bonvenon al Uralo, la urbo N.Tagil - la limo inter Europo kaj Azio!

Bildo de aranĝo

 


povigita de