SEP - Semajnoj de Esperanto-Perfektigo

Bazaj informoj pri la aranĝo

9 Jul 2017 - 22 Jul 2017
Lando Urbo/loko
Germanio Herzberg am Harz
Tipo de evento
Kursoj, instruado, trejnado
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
10-50

Pri la aranĝo

La du 1-semajnaj blokoj

09-15.07.2017 kaj

15-22.07.2017 en la Esperanto-Centro Herzberg en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo celas lingvan perfektigon, ebligi konversaciadon kaj lernadon pri Esperanto-movado. La servoj estas favoraj, spertaj instruistoj zorgos pri la altnivela instruado kaj ĉefe la dua semajno estos taŭga ankaŭ por instruemuloj por spertiĝi, observi lecionojn kaj ankaŭ provi mem instrui. BAZAJ INFORMOJ

Al la kurshoroj aldoniĝos libertempaj aktivaĵoj, kulturaj kaj turismaj programeroj, sportoj, urborigardado kaj vizitoj al la regiono, ekskursoj en la Harz-montaro, kaj multe da babilado por praktika, ĉiutaga uzo de Esperanto.

DETALAJ INFORMOJ

Eblas ricevi subvencion. Bonvolu kontakti la organizantojn: Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy esperanto-zentrum@web.de

Bildo de aranĝo

 

SEP - Semajnoj de Esperanto-Perfektigo

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de