Zamenhof-memorfesto

Bazaj informoj pri la aranĝo

8 Apr 2017
Lando Urbo/loko
Germanio Herzberg am Harz
Tipo de evento
Komuna festado
Proksimuma kvanto da partoprenantoj
10-50

Pri la aranĝo

Laŭ iniciato de Esperanto-Centro Herzberg la memorfesto okazos en kunlaboro kun urbo Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La festevento de la semajnfina programo estos la inaŭguro de la Zamenhof-placo en Herzberg, tie, kie jam staras Zamenhof-monumento en centra parto de la urbo.

Inter 7-9 aprilo 2017 okazos seminario pri Zamenhof, la epoko, kiam li vivis, pri lia idearo kaj verkaro.

Okazos ankaŭ ekspozicio pri Zamenhof en la Esperanto-ĉambro de la muzeo en la Welf-kastelo.

Aliaj programeroj: komunaj manĝoj, vizito de la biblioteko kaj arkivo de Interkultura Centro Herzberg, babilado, urbogvidado, ekskursoj la la ĉirkaŭaĵo.

DETALA PROGRAMO

Bv. kontakti la lokajn organizantojn, reprezentantojn de Interkultura Centro Herzberg: esperanto-zentrum@web.de

Bildo de aranĝo

 

Zamenhof-memorfesto

  • Vi devas registriĝiensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.


povigita de